Magaga
Magaga, laŭ egipta arabe مغاغة estas urbego en la plej norda parto de Provinco Minja en Egiptio.
Magaga | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 75 657 (2006) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 39′ N, 30° 51′ O (mapo)28.64833333333330.842222222222Koordinatoj: 28° 39′ N, 30° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 40 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/%D9%85%D9%84%D8%B9%D8%A8_%D9%83%D8%B1%D8%A9_%D9%82%D8%AF%D9%85_%D8%A7%D9%84%D8%B3%D9%84%D8%A7%D9%85_%D9%8A%D9%82%D8%B9_%D9%81%D9%8A_%D8%B4%D9%85%D8%A7%D9%84_%D9%85%D8%AF%D9%8A%D9%86%D8%A9_%D9%85%D8%BA%D8%A7%D8%BA%D8%A9_%D8%A8%D8%AD%D9%8A_%D8%A7%D9%84%D8%B9%D8%A8%D9%88%D8%B1%D8%8C_%D8%AA%D9%82%D8%B3%D9%8A%D9%85_%D8%A7%D9%84%D8%B3%D9%84%D8%A7%D9%85_2014-05-30_02-26.jpg/220px-%D9%85%D9%84%D8%B9%D8%A8_%D9%83%D8%B1%D8%A9_%D9%82%D8%AF%D9%85_%D8%A7%D9%84%D8%B3%D9%84%D8%A7%D9%85_%D9%8A%D9%82%D8%B9_%D9%81%D9%8A_%D8%B4%D9%85%D8%A7%D9%84_%D9%85%D8%AF%D9%8A%D9%86%D8%A9_%D9%85%D8%BA%D8%A7%D8%BA%D8%A9_%D8%A8%D8%AD%D9%8A_%D8%A7%D9%84%D8%B9%D8%A8%D9%88%D8%B1%D8%8C_%D8%AA%D9%82%D8%B3%D9%8A%D9%85_%D8%A7%D9%84%D8%B3%D9%84%D8%A7%D9%85_2014-05-30_02-26.jpg)
Demografio
redaktiEn Magaga loĝis 106 100 homoj en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.
Geografio
redaktiMagaga troviĝas laŭ maldekstra (okcidenta) bordo de Nilo 48 metrojn super la marnivelo. Beni Suefo troviĝas 54, provinca sidejo Minjo 63, Malaŭi 103, ĉefurbo Kairo 160, Asjuto 168, Suezo 220, Saŭhaĝo 248, Aleksandrio 297, Asuano 548 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiEn 1888 brita vojaĝisto priskribis, ke en Magaga troviĝas grava sukerfabriko. Ĝi ankaŭ nun funkcias. La brito ankaŭ menciis plurajn praajn ruinojn en la areo kun hundomumioj.
En 1963 pramŝipo renversiĝis sur la Nilo mortigante 206 homojn.
Ekonomio
redaktiBazo de la ekonomio estas la agrikultura produktado kaj ties vendado aŭ prilaboro.
Klimato
redaktiMagaga situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14-30 °C.
Trafiko
redaktiMagaga havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, same ĉefvojon. Ekde la pratempo ŝipoj naĝas sur la Nilo. La plej proksima flughaveno situas en Minjo.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- Taha Hussein, verkisto
Referencoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans