Magdolna Supka [ŝupka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Supka Magdolna estis hungara arthistoriisto, aktoro, muzeologo. Ŝia patro estis Géza Supka, ŝia unua edzo estis Géza Féja, poste László Bényi. Ŝiaj nomvariantoj estis Supka Magda, Supka Manna, B. Supka Magdolna, Bényiné Supka Magdolna, Féja Magdolna. Ŝiaj pseŭdonimoj estis Ágh Magdolna kaj Tatár Magdolna.

Magdolna Supka
Persona informo
Naskonomo Supka Magdolna Gizella
Naskiĝo la  3-an de aŭgusto 1914(nun 1914-08-03)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 10-an de novembro 2005
en Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Géza Supka
Edz(in)o Géza FéjaLászló Bényi
Okupo
Okupo arthistoriisto
vdr

Magdolna Supka [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto, ŝi mortis la 10-an de novembro 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Magdolna Supka frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, sed samtempe ŝi lernis por esti juvelisto, krome ŝi lernis private aktoradon. En 1933 ŝi akiris juvelistan diplomon, en 1937 lingvoinstruistan diplomon, en 1938 ŝi doktoriĝis en Reĝa Universitato Pázmány Péter el arthistorio. En 1939 ŝi estis asistanto en filma produktejo, en la sekva jaro ŝi apartenis al filia teatro de Gaja Teatro, en 1940 jam al la Gaja Teatro. Depost 1943 ŝi forlasis la aktoradon kaj ŝi estis muzeologo ĝis 1954, poste ŝi estis arthistoriisto. En 1971 ŝi kandidatiĝis el arthistorio. Inter 1957-1981 ŝi laboris en la Hungara Nacia Galerio, poste ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis plurajn premiojn inter 1981-2005. Ŝia unua geedziĝo daŭris inter 1938-1943, ŝi denove edziniĝis en 1951, poste ŝi naskis filinon.

Ŝiaj elektitaj arthistoriaj kontribuoj redakti

  • A magyar úrihímzés (disertaĵo, 1938)
  • Zichy Mihály (kun László, 1953)
  • Aba-Novák Vilmos (1966)
  • Életképek a Magyar Nemzeti Galériában (1974)
  • Csohány Kálmán (1985)
  • Kohán György (1994)
  • A Pannó (2008)

Ŝiaj filmaj roloj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti