Mahmud RIAD (arabe محمود رياض) (8a de Januaro, 1917 – 25a de Januaro, 1992) estis egipta diplomato. Li estis egiptia ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj el 1962 ĝis 1964, egiptia Ministro de Eksterlandaj Aferoj el 1964 ĝis 1972, kaj Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj el 1972 ĝis 1979.

Mahmud Riad
Persona informo
محمود رياض
Naskiĝo 8-an de januaro 1917 (1917-01-08)
en Provinco Kaljubija
Morto 25-an de januaro 1992 (1992-01-25) (75-jaraĝa)
en Kairo
Religio sunaismo vd
Lingvoj arabaegipt-araba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Armeoficiro iĝanta diplomato, Riad estis konsiderata fakulo pri arabaj aferoj. Luktinte en la Arab-israela milito de 1948, li estis membro de la egiptia delegitaro kiu subskribis la batalhalton en 1949 kun Israelo.

Post naŭ servojaroj en la armeo, Riad aliĝis al la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en 1952 kaj tuj supreniris la diplomatajn rangojn. Li iĝis Ambasadoro en Sirio en 1955 kaj Permanenta Reprezentanto en Unuiĝintaj Nacioj en 1962. Li servis kiel Ministro de Eksterlandaj Aferoj el 1964 ĝis 1972.

Li estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en 1972, sukcedante Abdul Ĥalek Hasuna, ankaŭ egipta.

Riad demiziis el la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en 1979 je la pinto de la krizo okazigita pro la subskribo fare de Egipto de pactraktato kun Israelo. plej arabaj landoj rompis rilatojn kun Egiptio pro la traktato, kaj la sidejo de la Ligo estis translokigitaj el Kairo al Tunizio. La sidejo revenis al Egiptio nur en 1991 post la traktat-opoziciantoj reamikiĝis kun Kairo kaj pluigis la diplomatiajn ligilojn.[1]

Li ests la aŭtoro de tri libroj. Menciindas "The Struggle for Peace in the Middle East" (La lukto por la paco en Mezoriento) tradukita al angla kaj publikigita en Londono, Anglio, 1982 ((ISBN 0 7043 2297 8)).

Notoj redakti

  1. Archives. The New York Times. 26a de Januaro, 1992.

Bibliografio redakti

  • Louis, W. R. (1986). British Empire in the Middle East, 1945-1951: Arab Nationalism, the United States, and Postwar Imperialism. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-19-822960-7