Maigret kaj la maljuna damo

Maigret kaj la maljuna damo (france Maigret et la vieille dame) estas krimromano de la belga verkisto Georges Simenon. Ĝi estas la 33-a romano el serio de entute 75 romanoj kaj 28 noveloj pri krima komisaro Maigret. Kreite de la 29-a de novembro ĝis 8-a de decembro 1949 en Carmel-by-the-Sea,[1] la romano estis publikigita la sekvan jaron de la eldonejo Presses de la Cité. Esperanta traduko estis publikigita en 2002 de Sezonoj.

Maigret et la Vieille Dame
Aŭtoroj
Aŭtoro Georges Simenon
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1950
Eldonejo Presses de la Cité
Ĝenro krimromano
Information icon.svg
vdr

Ĉarma maljuna damo vokas Maigret al marbanejo en Normandio por helpi post kiam ŝia servistino mortis, trinkinte venenitan dormigilon apartenantan al ŝia mastrino. Nun la maljuna damo, naskita kiel filino de tiuloka fiŝkaptisto, kien ŝi revenis jardekojn poste kiel riĉulo, timas, ke la veneno celis ŝin. Antaŭ malmultaj tagoj kunvenis por la unua fojo post longa tempo la tuta familio, kies anoj, kiel Maigret baldaŭ trovas, ne ĉiel laŭde parolas pri la maljuna damo.

IntrigoRedakti

Mortis Roza Trochu, la servistino de Valentena Besson. La maniero de ŝia morto - ŝi trinkis dormigilon destinitan al ŝia mastrino kaj venenitan per arseniko - supozigas, ke Valentena estis la celo de la murdo. Valentena estas filino de fiŝkaptisto el Étretat kaj edziniĝis al Ferdinand Besson, kiu subite riĉiĝis pro sia eltrovo de aknokremo kaj poste remalriĉiĝis. Antaŭ nur kelkaj tagoj okazis ŝia naskiĝtago, pro kiu ĉeestas ŝia filino el la unua geedziĝo kaj la du duonfiloj el la unua geedziĝo de Ferdinand. La sola, pri kiu neniu al Maigret ion ajn rakontas, estas la venenita servistino. Subite okazas dua morto: La fraton de Roza mortopafas Valentena nokte en sia ĝardeno, ŝajne supozante, ke li estas krimonta nekonato. Maigret komprenas, ke la pli maljuna duonfilo de Valentena uzis Rozan por ŝtele konstati, ke Valentena konservis kaj kaŝis juvelojn el siaj riĉaj jaroj, kaj tial Rozan mortigis Valentena. Eksciinte poste, ke Teo estas malantaŭ la agoj de Roza, Valentena aranĝis noktan diskuton kie ŝi planis mortopafi lin, sed trafis anstataŭ li la fraton de Roza, kiun la duonfilo, suspektante ruzon, sendis antaŭ si.

InterpretoRedakti

La maljuna damo ŝajnas havi pacan, idealan vivon, kiu komence tute sorĉas Maigret. Kiam li fine konstatas, ke ŝi pro nura monavido mortigis du homojn, li sentas sin perfidita.[2] La ankaŭ krimromanisto Patricia Highsmith rigardas la figuron de "tiu malgaja kaj ĉarma maljuna damo en Etretat" en tuta serio de "virinformaj friponoj", iranta de la tigreca Aline en La pacienco de Maigret ĝis la maljuna "vulturfiguro" en Subskribite Picpus.[3] Lucille F. Becker priskribas kolekton de "murdemaj, kastraj patrinoj en la Maigret-romanoj", kiuj estas "dudimensiaj karikaturoj de patologia psikprofilo".[4]

AdaptojRedakti

La romano estis filmigita kvarfoje: en 1974 kiel rusa teatra filmo Maigret i staraya dama, reĝisorita de Vyacheslav Brovkin, kun Boris Tenin kiel Maigret, kaj en la televidaj serioj Maigret kun Rupert Davies (angla, 1960), La enketoj de komisaro Maigret kun Jean Richard (franca, 1979), kaj Maigret kun Bruno Cremer (franca, 1994). En 1955 Nordgermana Radio produktis radidramon kun la titolo Maigret kaj la agrabla maljuna damo.

Esperanta tradukoRedakti

Georges Simenon: Maigret kaj la maljuna damo. Tradukis Daniel Luez. Kaliningrad, Sezonoj 2002.

ReferencojRedakti

  1. Biographie de Georges Simenon 1946 à 1967 ĉe Toutesimenon.com, retejo de kompletseria eldono.
  2. Gavin Lambert: The Dangerous Edge. Grossmann, New York 1976, ISBN 0-670-25581-5, p. 183.
  3. Patricia Highsmith: Simenon vor Gericht. En: Franz Cavigelli, Fritz Senn (red.): Über Patricia Highsmith. Diogenes, Zürich 1980, ISBN 3-257-20818-9, p. 96.
  4. „Even the series of murderous, castrating mothers in the Maigrets are two dimensional caricatures of a pathological psychological profile.“ En: Lucille F. Becker: Georges Simenon. Haus, London 2006, ISBN 1-904950-34-5, p. 11. Vidu ankaŭ noton 40, p. 137.