Majaelrayo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Majaelrayo
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19223
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Severino Moreno Moreno (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 53  (2023) [+]
Loĝdenso 1,09 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 3° 18′ U (mapo)41.112222222222-3.3019444444444Koordinatoj: 41° 7′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 185 m [+]
Areo 54,94 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Majaelrayo (Hispanio)
Majaelrayo (Hispanio)
DEC
Majaelrayo
Majaelrayo
Situo de Majaelrayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Majaelrayo [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas majaelrayero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 60 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,09 loĝ/km².

Situo redakti

Majaelrayo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1186 m super marnivelo; je 68 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 54,94 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°06′44″N 3°18′07″Ok.

 
Etendo de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro.
Nordokcidente: El Cardoso de la Sierra Norde: Cantalojas Nordoriente: Cantalojas
Okcidente: El Cardoso de la Sierra   Oriente: Valverde de los Arroyos
Sudokcidente: El Cardoso de la Sierra Sude: Campillo de Ranas Sudoriente: Campillo de Ranas

Historio redakti

En 1877 la vilaĝo havis eĉ pli ol 600 loĝantojn. Poste venis iompostioma dekadenco.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 246 loĝantoj en 1950 al 60, tio estis oni perdis preskaŭ 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Majaelrayo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Majaelrayo kie oni falis al la nunaj 60. El la 1980-aj jaroj tiu malgrando de loĝantaro stabiliĝis.

Ekonomio redakti

Forstado kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

La ekonomio historie baziĝis sur la brutobredado kaj en la ekspluatado de la arbaro por fabrikado de lignokarbo. Ĝi suferis gravan senloĝigadon en la dua duono de la 20-a jarcento. En 2008 ĝi jam havis malmultajn lokanojn kiuj loĝis permanente en la loko, parto el kiuj jam emeritaj, sed en la lastaj jaroj la loko estas rekuperanta loĝantaron eĉ jam loĝas en la vilaĝo kelkaj geedzoj kun infanoj.

La ĉefaj ekonomiaj resursoj aktuale estas rura turismo kaj konstruado, ne tiom pro nova loĝejo kiom ĉefe pro rehabilitado de antikvaj domoj protektitaj de la Institucioj de Kulturo pro ties alta valoro kiel historia kaj kultura heredo.

Vidu ankaŭ redakti