El Cardoso de la Sierra

El Cardoso de la Sierra (La Kardejo de la Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Domaroj estas Bocígano, Cabida, El Cardoso de la Sierra mem, Colmenar de la Sierra, Corralejo, Peñalba de la Sierra kaj La Vihuela.

El Cardoso de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 28190
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Rafael Heras Arribas (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 0,34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 3° 28′ U (mapo)41.0925-3.4636111111111Koordinatoj: 41° 6′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 275 m [+]
Areo 186,87 km²
El Cardoso de la Sierra (Hispanio)
El Cardoso de la Sierra (Hispanio)
DEC
El Cardoso de la Sierra
El Cardoso de la Sierra
Situo de El Cardoso de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cardoso de la Sierra [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas cardosano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 63 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,34 loĝ/km².

Situo redakti

El Cardoso de la Sierra situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1 268 m super marnivelo; je 89 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 179 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 111 km el Madrido, je 622 km el Barcelono, kaj je 450 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 186,87 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°05′33″N 3°27′49″Ok.

El Cardoso de la Sierra situas en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, lime kun Segovio kaj Madrido. Ĝi limas kun la municipoj Riaza, Santo Tomé del Puerto, Riofrío de Riaza kaj Cerezo de Arriba, en Segovio, norde; La Hiruela, Montejo de la Sierra, Somosierra kaj Puebla de la Sierra, en Madrido, okcidente, kaj Majaelrayo kaj Cantalojas oriente kaj Campillo de Ranas oriente kaj sude, en Gvadalaĥaro.

Geografía redakti

Orografio redakti

 
Vido de la vilaĝo el la vojo al Cerrón.

La municipo El Cardoso de la Sierra enkadriĝas en la plej alta zono de la sierra de Ayllón. Inter la plej altaj montopintoj elstaras la montopinto Lobo (2.273 m), plej alta en la provinco, la montopinto Tres Provincias (2.129 m), Cerrón (2.197 m), la Peña de la Tiñosa (1.971 m), la Peña de la Silla (1.937 m), la montopinto Calahorra aŭ Calaborra (1.927 m) kaj la montopinto Tornera (1.865 m).

Hidrografio redakti

En la municipa teritorio elfluas la riveroj: Jaramilla, norde de Peñalba de la Sierra; Berbellido, proksime de la urba kerno de Bocígano; Ermito, kiu elfluas en Jarama proksime de la fagarbaro Hayedo de Montejo; Horcajo, kiu elfluas proksime de la mino el arĝento kaj de la iama vojo de Somosierra kaj elfluas ĉe Angostura, kaj Jarama, kiu elfluas en la Peña Cebollera, proksime de la municipoj Somosierra (Madrido) kaj Santo Tomé del Puerto (Segovio). Elfluas ankaŭ kelkaj rojoj, el kiuj elstaras Vallosera, ĉe La Vihuela.

Ekologio redakti

La faŭno estas varia, abunda de mamuloj kiel aproj, cervoj, kapreoloj, vulpoj kaj aperas tre sporade luparo.

Ĉe flaŭro, hegemonias la arbaroj de roburoj, pinaroj de rearbarigo (plantitaj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj) kaj anzinoj sude. Kiel relikvoj el pli malsekaj kaj malvarmaj epokoj estas eble trovi fagojn, betulojn, ileksoj kaj sorpujoj. Inter malgrandaj plantoj estas arom- kaj kurac-plantoj kiel kamomilo, lavendo, rosmareno kaj timiano.

Historio redakti

 
Strato de El Cardoso de la Sierra.

Oni ne scias kiam estis fondita la vilaĝo El Cardoso, sed oni scias ke ĝi jam ekzistis el la 9-a jarcento, kiam Buitrago del Lozoya estis konkerita de la kristanoj kaj tiuj ekreloĝigis la areon de la sierra de Ayllón. En la 11-a jarcento, El Cardoso, El Vado kaj Colmenar de la Sierra estis inkluditaj en unu de la okonoj de la teritorio de Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, kaj el 1278 tiuj tri municipoj akiris la titolon de villa kaj siajn proprajn regularojn.

Ĝi pasis en 1373, pro dono fare de la reĝino Juana Manuel de Villena, nome edzino de Henriko la 2-a, al la pova familio Mendoza, kiu aldonis ĝin al sia senjorio de Buitrago. Poste, Cardoso, Colmenar kaj El Vado, sendependiĝis disde Buitrago kaj establis sian propran senjorion. La familio Mendoza vendis la bienon Santuy al la kardinalo Cisneros, kiu konstruigis someran rezidejon por siaj lernantoj. Post jaroj ĝi iĝis fabriko de vitro kaj fine en la 19-a jarcento estis vendita al la familio kiu nuntempe estas posedanta de la bieno.

Kiam oni faris la aktualan dividon en provincoj de Hispanio en 1833 El Cardoso estis inkludita en la provinco Gvadalaĥaro. Fine de la 19-a jarcento, kelkaj loĝantoj de Cardoso, aĉetis la montaron al ties posedinto, Duko de Colmenares.

En la unua duono de la 20-a jarcento, El Cardoso perdis multajn loĝantojn pro malsanoj kaj epidemioj kiel la hispana gripo de 1916. Dum la Hispana Enlanda Milito, El Cardoso estis en respublika teritorio, sed en la frontolinio mem kiu apenaŭ vidis kelkajn bataletojn dum la tri jaroj de konflikto. Kelkaj junuloj de la vilaĝo intervenis en la milito, ĉefe en la respublika flanko.

Post la venko de Franco, ĝiaj loĝantoj (kiuj iam laboris kiel terkulturistoj kaj paŝtistoj) estis dungitaj por konstrui la ŝoseon de Montejo de la Sierra al Colmenar de la Sierra, en la rearbariga plantado de pinoj en La Hiruela kaj Montejo kaj la konstruado de akvoliverado al la vilaĝo. Pro la industriigo de Madrido, multaj lokanoj decidis elmigri al la ĉefurbo, kio okazigis enorman senloĝigon, same kiel en la cetero de la komarko. Ĝis 1973, El Cardoso de la Sierra estis municipo sendependa, sed kiam malpliiĝis la loĝantaro de la zono, oni decidis unuigi ĝin kun Peñalba de la Sierra, La Hiruela Vieja, Bocígano kaj Colmenar de la Sierra, al kiuj aldoniĝis ties tri submunicipoj, nome Corralejo, Cabida kaj La Vihuela, kiuj konstituis la aktualan municipon kiu havas en El Cardoso sian sidejon.

Rafael Heras Arribas estis urbestro okfoje, nome el 1989 ĝis nun.

Demografio redakti

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la vilaĝo preskaŭ atingis 400 loĝantojn. Poste venid iompostioma dekadenco. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 309 en 1930 kaj 273 en 1960 al 63, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe El Cardoso de la Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe El Cardoso de la Sierra kie oni falis al la nunaj 63.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj ĉefe brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Nun konstruado.

Heredo redakti

 
Preĝejo de Santiago Apostolo.

Inter monumentoj eblas elstarigi la jenajn:

  • La preĝejo de Santiago Apostolo, de la 11-a jarcento, de romanika stilo, kun pordego pintoforma, distribuita en du navoj sendependaj. En la orienta flanko de la templo estas la ostarejo kaj ene de la preĝejo estas baptujo de la 17-a jarcento.
  • La ermitejo de Sankta Roĥo, de la 19-a jarcento, konstruita el loka ŝtono kaj dediĉita al la patrono de la vilaĝo. Oni konstruis tegmenton kaj oni rekonstruis ĝin en 2013.
  • La fontano de la placo, kiu datas de 1950 kaj estis rekonstruita en 2004 el ŝtono, kvankam malaperis el ĝi la barbakano de la preĝejo.
  • La fontano de la Mailla, la plej antikva de la loko kaj nura en sia medio farita el granito.
  • La forĝejo, aŭ hufumejo, situa malantaŭ la urbodomo. Rekonstruita en 2012.
  • La faruna muelejo, farita el loka ŝtono kaj situa ĉe la rivero Jarama.
  • La urbodomo, konstruita en 1950.

Vidu ankaŭ redakti