Valverde de los Arroyos
Valverde de los Arroyos [balBERde delosaROĝos] (Verda Valo de la rojoj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 91 loĝantoj sur areo de 45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². Estas du domaroj, nome la ĉefa kerno Valverde de los Arroyos kaj submunicipo Zarzuela de Galve.
Valverde de los Arroyos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19224 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 8′ N, 3° 14′ U (mapo)41.129166666667-3.2333333333333Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 255 m [+] | ||
Areo | 45 km² (4 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valverde de los Arroyos [+] | |||
Elstaras la uzado de la nigra arkitekturo en la konstruaĵoj, karakterizita pro la uzado de ardezo, kiel ĉefa konstrumaterialo, kio havigas specifan malhelan koloron al la muroj. En la municipa teritorio troviĝas bela akvofalo nome Chorreras de Despeñalagua, kun falo de pli ol 80 m de alto.
Situo
redaktiValverde de los Arroyos situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1255 m super marnivelo; je 73 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′45″N 3°14′00″Ok.
La tuto de la municipa teritorio estas ene de la Natura Parko de la Norda Montaro de Gvadalaĥaro. Valverde de los Arroyos limas kun la municipoj Cantalojas, Galve de Sorbe, La Huerce, Majaelrayo, Campillo de Ranas kaj Tamajón.[1] Najbaras la municipoj Cantalojas, Galve de Sorbe, La Huerce, Tamajón, Campillo de Ranas kaj Majaelrayo. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Cantalojas | Norde: Galve de Sorbe[1] | Nordoriente: La Huerce |
Okcidente: Majaelrayo | oriente: La Huerce | |
Sudokcidente: Campillo de Ranas | Sude: Tamajón | Sudoriente: La Huerce |
Historio
redaktiOni trovis prahistoriajn rokpentraĵojn en kavaĵoj de la teritorio, kio pruvas la antikvecon de la unuaj setlantoj.
En 1149, Valverde formis parton de Común de Villa y Tierra de Atienza kiam Alfonso la 7-a atribuis al Atienza enorman teritorion kiu inkludis la zonon de Ocejón. En 1354, Pedro la 1-a donis al Iñigo López de Orozco la Senjorion de Galve en kiu estis integritaj Valverde kaj najbaraĵoj. En 1404 la Senjorio iĝis posedo de la familio Zúñiga (aŭ Estúñiga) kiu havis ĝin ĝis 1543 kiam aĉetis ĝin Doña Ana de la Cerda.[2]
En la censo de 1857 la kuna loĝantaro de Valverde kaj Zarzuela estis de 520 personoj. Poste venis dekadenco kaj malaltiĝo de la loĝantaro. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 305 en 1960 al 84, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valverde de los Arroyos, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valverde de los Arroyos kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 91 en 2023, el kiuj ne ĉiuj loĝas konstante en la vilaĝo.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente. Mapa de España [mapa], 1:25.000. [1] Arkivigite je 2010-09-10 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11-an de decembro 2017.
- ↑ Municipa retejo [2] Arkivigite je 2017-12-12 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11an de Decembro 2017-