La Huerce
La Huerce estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.
La Huerce | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19238 | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Francisco Lorenzo Benito | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 54 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1,05 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 9′ N, 3° 10′ U (mapo)41.153611111111-3.1688888888889Koordinatoj: 41° 9′ N, 3° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 277 m [+] | ||
Areo | 41,04 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

La Huerce troviĝas en la zona de influo de la nigra arkitekturo en la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, ĉe Mojón Cimero kaj kun rigardo al la orienta flanko de la montopinto Ocejón. Ĉirkaŭas la vilaĝon sennombraj rojoj, anzinaroj, roburaroj, pinaroj kaj stepo.
LoĝantojRedakti
La loĝanto nomiĝas huercense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 43 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,05 loĝ/km².
SituoRedakti
La Huerce situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1277 m super marnivelo; je 72 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 41,04 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°09′13″N 3°10′08″Ok.
Nordokcidente: Galve de Sorbe | Norde: Galve de Sorbe | Nordoriente: Condemios de Arriba |
Okcidente: Valverde de los Arroyos | Oriente: El Ordial | |
Sudokcidente: Tamajón | Sude: El Ordial | Sudoriente: Arroyo de las Fraguas |
HistorioRedakti
La Huerce havis pli ol 600 loĝantojn en la dua duono de la 19-a jarcento. Poste venis dekadenco kaj malaltiĝo de la loĝantaro. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 458 loĝantoj en 1950 al 43, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Huerce, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Huerce kie oni falis al la nunaj 43.
EkonomioRedakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.