Majstro Miĥaelo (mortinta post 1387) estis katedralkonstruestro de la katedralo de Kolonjo. Unuafoje li estis menciata en terenregistra dokumento el 1353 kiel magister fabricae ecclesiae Coloniensis (konstruestro de la kolonja preĝejo) kune kun sia edzino Druda. Sekvas pluaj mencioj en 1364 lige kun lia filino Lisa, 1365–1368 kun filo Petro, en 1369 kun filo Rotgher Micheelszoon van Colen, en 1387 kun filino Drutginis, kiu estas edziniĝinta kun Heinrich von Gmünd, nevo de la konstruestro de la katedralo Sankta Vito je Prago Peter Parler.[1] Lia posteulo kiel katedralkonstruestro fariĝis Andreas von Everdingen.

Literaturo redakti

  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). 2-a, pliampleksigita eldono, Duseldorfo, 1938. Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6)
  • Max Hasak: Der Dom zu Köln, Berlino 1911, p. 100sj
  • Johann Jakob Merlo: Michael. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 21, Duncker & Humblot, Lepsiko 1885, p. 671.
  • Johann Jakob Merlo: Geschichte der Kölner Dombaumeister (= Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande; 75). 1883

Referencoj redakti

  1. Clemen, Der Dom zu Köln, p.60