Maksimiliano Blassberg

Maksimiliano Blassberg

Mordche Maksymilian BLASSBERG, (nask. la 28-an de aprilo 1875 en Lvivo, mortis en 1945[1]) estis esperantisto kaj kuracisto loĝanta en Krakovo. Aŭtoro de pli ol 60 medicinaj verkoj en lingvoj pola, germana kaj Esperanta. Esperantisto de 1912. Kelkajn jarojn estrarano de Esperanto-Grupo. Ĉefa Esperanta agado sur profesia kampo. Estis prezidanto de TEKA kaj ĝia honora ano. Artikoloj en la antaŭmilita Kuracisto, Internacia Medecina Revuo, Esperanto, Literatura Mondo.

ReferencojRedakti

  1. Maksymilian Blassberg en Geni.com

EdE-B