Malý Čepčín
Malý Čepčín (hungare Kiscsepcsény [kiŝĉepĉEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Malý Čepčín | |
hungare: Kiscsepcsény | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Malý Čepčín | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Turiec |
Situo | Malý Čepčín |
- alteco | 465 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 54′ 10″ N 18° 50′ 18″ O / 48.90278 °N, 18.83833 °O (mapo) |
Areo | 3,09 km² (309 ha) |
Loĝantaro | 519 (31.12.2010) |
Denseco | 167,96 loĝ./km² |
Valkaldrono | Turčianska kotlina |
Unua skribmencio | 1254 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 038 45 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | TR |
NUTS | 512443 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Malý Čepčín | |
Retpaĝo: www.malycepcin.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiMalý Čepčín situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kremnica-Martin. La lasta urbo troviĝas je 25 km.
Historio
redaktiEkde la 8-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1254 en hungaraj formoj ""Kus Moys, Kysmayus"". La nuna loknomo "Chepcsin" aperis en 1351. En 1785 120 vilaĝanoj loĝis en 20 domoj, en 1828 153 vilaĝanoj loĝis en 27 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kiscsepcsény 230 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malý Čepčín 520 homoj, (509 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- nobeldomo el la 19-a jarcento