Malajzio en la Somera Olimpiko 2016
La malajzia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro havis 32 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la malajzia teamo estis Lee Chong Wei. La sportistoj atingis 4 arĝentajn kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 60-an rangon.
Malajzio en la Somera Olimpiko 2016 | ||||
Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro | ||||
Flagtenanto: | Lee Chong Wei | |||
Sportistoj | 32 en 10 fakoj | |||
Medaloj rango: 60 |
Oro 0 |
Arĝento 4 |
Bronzo 1 |
Sume 5 |
La badmintonisto Lee Chong Wei, kiu jam kvaran fojon partoprenis someran olimpikon kaj post arĝentaj medaloj de 2008 kaj 2012 ankaŭ en 2016 gajnis arĝentan medalon en la individua badmintona konkurso, konsideriĝis la plej sperta olimpikisto de la teamo kaj rajtis en la malferma kaj ferma ceremonioj porti la teaman flagon. Krome ankaŭ liaj kolegoj Chan Peng Soon kaj Goh Liu Ying en miksita duopa badmintono, Goh V Shem kun Tan Wee Kiong en vira duopa badmintono kaj Pandelela Rinong kun teamanino Cheong Jun Hoong en sinkronzita virina plonĝado gajnis po unu arĝentan medalon por la malajzia teamo.
Kunordigis la teamon la Olimpika Konsilio de Malajzio.
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo (malaje kaj angle)
Vidu ankaŭRedakti
- Azizulhasni Awang, bronza medalo en kejrino, estis la unua malajziano atinginta medalon en olimpika bicikla konkurso