Malestroit

komunumo en Bretonio


Malestroit (prononcu Maletroa) estas franca komunumo, situanta en la departemento Morbihan, kiu estas en la regiono Bretonio, kiu mem estas en Francio.

Malestroit
Komunumo
La placo de Bouffay
Oficiala nomo: Malestroit
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Morbihan
Arondismento Vannes
Kantono Malestroit (ĉefurbo)
Interkomunumo Valo de Oust kaj de Lanvaux
Historia regiono Bretona duklando
Situo Malestroit
 - koordinatoj 47° 48′ 38″ N 2° 22′ 56″ U / 47.81056 °N, 2.38222 °U / 47.81056; -2.38222 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 95 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 10 m s. m.
Areo 5,81 km² (581 ha)
Loĝantaro 2 478 (2006) [1]
Denseco 426,51 loĝ./km²
Urbestro Bernard Miloux
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 56140
INSEE 56124
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Situo kadre de Morbihan
Vikimedia Komunejo: Malestroit
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo de la interkomunumo

Maltrë (aŭ Maltrae) en la galoa lingvo, Malastreg en la bretona.

Ĉefurbo de kantono, ĝi estas trairata de la kanalo inter Nantes kaj Brest kaj per la rivero Oust, kiuj okupas la saman fluejon tiuloke.

Etimologio redakti

La nomo aperis en 1131 laŭ la formo « Malestricum ». La nomo, laŭ Ernest Nègre havas dialektan originon kaj signifas malbona defilejo[2].

Heraldiko redakti

Devizo redakti

La devizo skribita fronte de la urbodomo « Quae numerat nummos non est male stricta domus », kiu estas tradukita tiel « Domo, kiu kalkulas sian monon ne estas malstrikta » aŭ « Domo riĉa neniam knaras ». ("les Baguenaudes Malestroyennes" - Jean-Paul Bourban)

Historio redakti

Oni tradicie datas la fondon de Malestroit en 987 de monaĥoj, kiuj ekloĝis ĉe la bordoj de la rivero Oust.

Militpaŭzo estis tie subskribita en la 19-a de januaro 1343, en la unua hereda milito de Bretonio.

En 1987 festoj celebris la miljariĝon de la urbo.

Administrado redakti

Demografio redakti

En 1999 estis 2 472 loĝantoj en Malestroit.

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Preĝejo Saint-Gilles de la 11-a jc, parte detruita en la 10-a de septembro 1592. La tuta norda parto de la konstruaĵo estis aldonita dum la rekonstruo, same kiel bestaj statuoj (bovo, leono, aglo).
  • Ruinoj de la preĝejo de la Madeleine sur la vojo de Ploermel, aktive ornamata por okazoj de la asocio de la loĝantoj kaj amikoj de la kvartalo de la Madeleine.
  • Monaĥinejo de la senpeka Koncipado, komunumo de la hospitalaj fratinoj fondita en 1866, ĝi apartenas al la kongregacio de la aŭgustenaninoj de la korpardono de Jezuo.
  • La kruco de la strato du faubourg Saint-Michel]]
  • La kruco staranta kruciĝe de la strato faubourg Saint-Michel kaj de la strato des Augustines]]

Galerio redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Oficialaj datumoj de 2006 sur la retpaĝejo de Insee
  2. Ernest Nègre. Toponymie générale de la France ; Étymologie de 35 000 noms de lieux. Volumo 2-a : Formations non-romanes. Formations dialectales. Genève : Librairie Droz, 1991. cas 25 357, p 1365

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti