Malgranda Orgensoloa Meso

Missa brevis Sancti Joannis de Deo en Bb-maĵoro (Hob. XXII:7) estas la 7a meskomponaĵo de Joseph Haydn. Popoldire ĝi kutime nomiĝas Malgranda Orgensoloa Meso. La kromnomo devenas de tio, ke la entute ege mallonga meso (missa brevis) enhavas en Benedictus ampleksan orgenan- kaj poste sopranan soloon.

Pozitivo

Haydn komponis la meson ĉ. 1775 por la ordeno Barmherzige Brüder (mildkoraj fratoj) en Eisenstadt kaj nomis ĝin laŭ ties fondinto, Sankta Johano de Dio. La monaĥeja preĝejo posedis nur malgrandan ĥoron, tiel ke la nombro de kantistoj kaj muzikistoj estis malgranda. Krome la preĝejo havis nur pozitivon sen pedalaron, pro kio la orgenpartio ne postulas uzadon de pedalklavaro.

Haydn skribis la meson por sopransoloo, kvarvoĉa ĥoro kaj la Viena Preĝeja Trio. Ĉi tiu starigo ampleksas krom la orgeno nur du violonojn kaj baso (violonĉelokontrabaso). La meso estas tre modesta kaj mallonga. En Gloria kaj Credo la teksto distribuiĝas sur pluraj voĉoj, tiel ke diferencaj tekstlinioj eksonas samtempe. Tio ja prezentas la tutan liturgie preskribitan tekston, kiu tamen por la aŭskultanto ne estas komprenebla. Prezentado de la meso daŭras ĉ. 15 minutojn. Por plibonigi la kompreneblecon la frato de Haydn, Michael, verkis faman longversion de la Gloria.

Pro la simpleco de la muzikaj rimedoj je samtempa altgrada melodia esprimforto la Malgranda Orgensola Meso apartenas al la plejofte prezentitaj ekleziaj verkoj de Haydn.

La Meso konsistas el:

  • Kyrie: Adagio
  • Gloria: Allegro molto
  • Credo: Allegro – Adagio – Allegro
  • Sanctus: Allegro
  • Benedictus: Moderato – Allegro
  • Agnus Dei: Adagio