Malliberejo de Abu Ghraib

La malliberejo de Abu Ghraib (arabe سجن أبو غريب, Sijn Abū Ghurayb) estis prizona komplekso en Abu Ghraib, Irako, 32 km okcidente de Bagdado. La prizono de Abu Ghraib estis malfermita en la 1950-aj jaroj kaj servis kiel prizono de maksimuma sekureco kie okazis torturo, ĉiusemajnaj ekzekutoj, kaj penigaj vivkondiĉoj. El la 1980-aj jaroj, la prizono estis uzata de Saddam Hussein kaj poste de Usono por reteni politikajn prizonulojn. Ĝi disvolvis reputacion por torturo kaj eksterjuraj ekzekutoj, kaj estis fermita en 2014.

Tiu foto de prizonulo dum torturo iĝis internacie fifama, kaj eventuale estis en la kovrilpaĝo de la gazeto The Economist.

La prizono de Abu Ghraib atigis internacian atenton en 2003 post la invado de Irako, kiam estis disvastigita skandalo pri torturoj kaj fitraktado de arestitoj faritaj de militistoj en parto de la komplekso funkciigita de la uson-koaliciaj okupaciaj fortoj. Ankaŭ israelaj pridemandistoj estis en Irako, kun la Koalicio, ĉar ili parolas la regionan araban.[1][2]

En 2006, Usono transigis la kompletan kontrolon de Abu Ghraib al la federacia registaro de Irako, kaj estis remalfermita en 2009 kiel Bagdada Centra Prizono (en araba: سجن بغداد المركزي Sijn Baġdād al-Markizī) sed estis fermita en 2014 pro aferoj de sekureco dum la Iraka Enlanda Milito (2014–2017). La prizonkomplekso estas nune malplena, kaj Saddam-epokaj amastomboj estis malkovritaj en la loko.

Notoj redakti