Malnova tjurka lingvaro

mortinta tjurka lingvo, parolita inter 7-a kaj 13-a jarcentoj

La malnova tjurka lingvaro (ankaŭ orienta malnovtjurka lingvo, orĥona tjurka lingvomalnova ujgura) estas la plej frua atestita formo de la tjurkaj lingvoj, trovita en surskriboj de historiaj ĥanlandoj de la gokturkoj kaj ujguroj devenantaj de proksimume al la 8-a ĝis la 13-a jarcentoj. Ĝi estas la plej aĝa atestita parto de la siberia tjurka branĉo de la tjurka lingvaro, kiu pluekzistas en la moderna okcidenta ujgura lingvo. Ĝi ne estas la prapatro de la ujgura lingvo; la samtempa praulo de la ujgura nomiĝas meztjurka, poste la ĉagataja aŭ malnov-uzbeka.

La malnova tjurka lingvo estas atestita en kelkaj skriboj, inkluzive de la malnova tjurka skribo, la malnova ujgura alfabeto (formo de la sogdia alfabeto), la brahmia skribsistemo kaj la maniĥea skribo.

La titolo klare indikas, ke la nomo malnova tjurka lingvaro kutime rilatas ne al ununura lingvo, sed kolektive al la proksime rilataj kaj reciproke kompreneblaj stadioj de diversaj komunaj tjurkaj lingvoj parolataj dum la malfrua unua jarmilo.