Malnova urbodomo de Debrecen

La malnova urbodomo de Debrecen estas impona historia monumento en Debrecen, laŭ la ĉefvojo.

La malnova urbodomo en Debrecen

Historio redakti

La unua urbodomo estis konstruita en 1531 en la sama loko. Post jaroj ĝi ofte estis trakonstruita aŭ renovigita. En 1802 incendio, en 1834 skismo okazis, kiu kaŭzis damaĝojn. La pli nova, nun videbla urbodomo finiĝis en 1844 (la konstruado okazis en pluraj etapoj). En la frua 1849 Lajos Kossuth kun la Tutlanda Patrujdefenda Komisiono loĝis en la konstruaĵo, krome ankaŭ la hungara krono estis tie. En 1888 signifa trakonstruo okazis: la malfermaj arkadoj iĝis fermaj, el la prizono oni faris kontorojn. En 1916 estis konstruita traira ponto al la najbara imposta oficejo, kiun oni nomumis ĝin "ponto de la suspiroj".

Mankas informoj pri tio, kiam konstruiĝis la nova urbodomo.

Konstruaĵo redakti

 
Meza parto de la malnova urbodomo

La unuetaĝa klasikisma konstruaĵo situas inter 3 stratoj kaj la urba ĉefvojo, ĝi formas brikon. La fasado (kiu rigardas al la ĉefvojo) estas simetria, meze troviĝas la ĉefenirejo malantaŭ la 5 malfermaj arkadoj, kiu estas portiko. Pli supre en la unua etaĝo troviĝas la ornama ĉambrego, pli supre ekstere estas timpano, kies mezo estas blazono de la urbo. Tiu blazono estas la sola ornamaĵo en la plena fasado. La urbodomo havas internan korton, kie oni aranĝas somere subĉielajn teatraĵojn. En la domego laŭ la ĉefvojo butikoj funkcias.

Fontoj redakti