Manĉerial
Manĉerial, telugue మంచిర్యాల estas urbego en Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Manĉerial | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 504208 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 000 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 2 818 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 52′ N, 79° 27′ O (mapo)18.87138888888979.444305555556Koordinatoj: 18° 52′ N, 79° 27′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 147 m [+] | ||
Areo | 39,04 km² (3 904 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
En 2018 Manĉerial havis populacion (laŭ takso) de 110 000 kun legoscio de 76%, pli alta, ol la meza landa averaĝo.
Geografio redakti
Manĉerial situas laŭ rivero Godavari en alteco 173 m laŭ la marnivelo. Ramagundam troviĝas 13, Karimnagar kaj Jagtial po 57, Varangal 104, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 198, Nanded 227, Mumbajo 697, Kolkato 1014, tutlanda ĉefurbo Delhio 1108 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Historie Manĉerial estis parto de distrikto Adilabad, poste ekde establo de la nova distrikto Manĉerial iĝis ties sidejo.
Ekonomio redakti
Historie Manĉerial estis riĉa je arbarresursoj kun malgravaj industrioj. La terkultivado estis la plej ofta okupiĝo. Post kiam karbominejoj estis establitaj en la regiono, la komunumo iĝis industriigita. Dum la 1970-aj jaroj estis malfermita industria instituto. Daŭre la apudaĵo kultivas rizojn, maizojn kaj sorgojn.
Lingvoj redakti
La oficiala, ankaŭ la plej parolata lingvo en Manĉerial estas la telugua.
Religioj redakti
La plimulto de homoj en Manĉerial praktikas hinduismon, iom estas islamo kaj kristanismo.
Eduko redakti
En Manĉerial pluraj altlernejoj certigas la altnivelan edukon.
Klimato redakti
En Manĉerial en ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio kaj oktobro pro la musono. Jare pluvas iomete pli, ol 1100 mm. La temperaturo varias 21-34 °C.
Trafiko redakti
Manĉerial havas trairan fervojan linion kun stacidomo kaj fervoja ponto. 3 ĉefvojoj kuras al la urbego. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- monteta fortikaĵo
- statuo pri Hanumano
Fontoj redakti
- WikiTrans