Manchester City F.C.
Manchester City (oficiale Manchester City Football Club) – ankaŭ nomata The Citizens – estas futbalklubo en la urbo Manĉestro de Anglio. Post fondiĝo en 1880 je la nomo West Gorton Saint Marks, ĝi ekde 1887 havis la nomon Ardwick A.F.C. kaj en 1894 ricevis la finan nomon Manchester City F.C.. La unua vira teamo de la klubo kvarfoje gajnis la anglian ĉampionecon, kvinfoje la anglian futbalpokalon (FA Cup), dufoje la anglian ligopokalon (League Cup) kaj unufoje la UEFA-pokalon de pokalvenkintoj. La teamo aktuale konkuras en la unua anglia ligo de futbalo (Premier League) kaj pasigis la plejparton de sia historio en tiu nacie plej alta ligo. La oficialaj maskotoj de la kluvo estas la fikciaj "eksterteruloj" „Moonchester“ kaj „Moonbeam“.
Manchester City | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Manchester City Football Club | ||
Fondita | 1880 (je la nomo West Gorton Saint Marks) | ||
Stadiono | Etihad Stadium Manĉestro Lancashire | ||
Kapacito | 47 726 | ||
Prezidanto | Mansur bin Zajed Al Nahjan, estrarano Ĥaldun Ĥalifa Al Mubarak | ||
Trejnisto | Manuel Pellegrini | ||
Ligo | unua angla ligo de futbalo (Premier League) | ||
2021-22 | 1-a pozicio | ||
| |||
En septembro 2009 la ŝejĥo Mansur bin Zajed Al Nahjan (arabe منصور بن زايد آل نهيان) el la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj komplete aĉetis la klubon.
Oni atentu ne miksi la klubon kun la samurba kaj simile sukcesa alia futbalklubo Manchester United. Ili estas rivaloj en la Manĉestra derbio.
Nunaj ludantoj
redakti- Kyle Walker, nombro 2, arierulo
- Rúben Dias, nombro 3, arierulo
- John Stones, nombro 5, arierulo
- Nathan Aké, nombro 6, arierulo
- Raheem Sterling, nombro 7, avanulo
- İlkay Gündoğan, nombro 8, mezulo
- Gabriel Jesus, nombro 9, avanulo
- Sergio Agüero, nombro 10, avanulo
- Oleksandr Zinchenko, nombro 11, arierulo
- Zack Steffen, nombro 13, golulo