Manfred estas drama poemo verkita en 1816-1817 de George Byron. Ĝi enhavas supernaturajn ecojn de fantomrakontoj popularaj en Britio de tiam. Ĝi estas tipa ekzemplo de "ŝranko-dramo", dramo intencita esti legita laŭvoĉe al malgranda grupo.

Manfred
literatura verkopoemo
Aŭtoroj
Aŭtoro George Byron
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1817
Ĝenro tragedioLegdramo
vdr

Manfred estis adaptita muzike de Robert Schumann en 1852, kaj poste de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij en sia Manfred Simfonio, kaj ankaŭ de Carl Reinecke. Friedrich Nietzsche estis impresita de la temo el la poemo de superhoma estaĵo, kaj verkis muzikon por ĝi.

La poemo estis tradukita el la angla lingvo al Esperanto en 1914 fare de Venancio da Silva.

Recenzoj

redakti
 
 Ni povas gratuli nek la tradukinton, nek la Presan Esperantistan Societon pri . la apero de tiu ĉi verko. Ĉu rilate fidelecon al la originalo, ĉu rilate la Esperantan stilon, ĉu rilate la prozan formon de la traduko, aŭ rilate la elekton de tiel enuiga tragedio, ni kun bedaŭro trovas, ke ni ne povas rekomendi ĝin al niaj legantoj. 
— A.E.W. La Brita Esperantisto - Numero 114, Junio (1914)

Vidu ankaŭ

redakti