Manuel Lozano Guillén

Manuel LOZANO Guillén (Belver de Cinca (Provinco Huesca), 26a de februaro 1904 — Zaragozo, 24a de aprilo 1945) estis hispana anarkiisto, sindikatisto kaj militisto.[1][2]

Manuel Lozano Guillén
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1904 (1904-02-26)
en Belver de Cinca, Provinco Huesko,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 24-an de aprilo 1945 (1945-04-24) (41-jaraĝa)
en Zaragozo, Provinco Zaragozo,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo sindikatisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Naskiĝinta en Belver de Cinca en malriĉa familio de kamparanoj, li elmigris juna al Katalunio, kie li laboris kiel baza laboristo en diversaj metioj. Aliĝinto de la CNT, li tuj estis persekutita de la polico, kaj ekziliĝis en Francion jam dum la diktaturo de Primo de Rivera.

Li revenis al sia naskoloko antaŭ la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, kaj li laboris kiel taglaboristo kaj en la familia fruktoĝardeno. Li rilatis kun liberecanoj de Albalate de Cinca, inter kiuj kun la liberecana instruisto Félix Carrasquer, kaj imite al tiuj li kreis kulturan grupon. Li estis la unua sekretario de la CNT sialoke, kaj propagandis kun samideanoj Valero kaj Sierra. Li estris anstataŭ Carrasquer, la Komitaton de la grava Komarka Federacio de Cinca, kiu enhavis aŭtune 1931 ĉirkaŭ 4 000 aliĝintojn al la CNT. Ili eĉ aĉetis aŭton por komunikadi inter la diversaj lokaj sindikatoj de la komarko.

Post la insurekciaj movadoj de 1932 kaj decembro 1933 li estis persekutita kaj la sindikatoj fermitaj. La reakcia puĉo de 18a de julio 1936 malsukcesis en la komarko, kaj li estis gravulo en la Revolucia Komitato kaj de la kolektivaĵoj de Belver, kaj tiukadre delegito de la komarko Cinca al la Regiona Plenkunsido de Sindikatoj de Aragono de Aŭgusto 1936. La 22an de Aŭgusto 1936 li estis kunordiganto, kun la liberecana instruisto de Fraga José Alberola kaj Justo Val Franco de Albalate de Cinca, de la Asembleo kun reprezentado de la 21 loĝlokoj de la komarko, en kiu oni debatis pri la maniero strukturigi novan ekonomion kaj naturan kaj proletaran.

Poste en la Hispana Enlanda Milito li iĝis volontulo en liberecana kolono en kiu luktis trideko de anarkistoj de Belver, inter kiuj liaj tri nevoj Manuel, Antonio kaj José Lozano Alegre. Li batalis en la sieĝo al Huesca: je la okazintaĵoj de Majo en Barcelono kun konfliktoj inter komunistoj kaj anarkiistoj, li iris kun Máximo Franco en tiu direkto, sed estis haltigitaj de Gregorio Jover, estro de la 28a Divizio en Binéfar, kaj ili revenis al la lukto.

Ekde junio 1937, post la armeigo de la milicaj kolonoj, li estis komisaro en la frontoj de Aragono, Valencilando kaj Ekstremaduro. Li ricevis valormedalon kun sia Divizio pro ilia militagado en la fronto de Teruelo (Castelfrío, Cedrillas, Sarrión) en Aprilo kaj Majo 1938, kiu evitis la falon de Valencio. En Marto 1939 li senarmigis la komunistan sektoron de la Popola Armeo de la Respubliko, kiu opoziciis al la insurekcio kontraŭ la registaro de Juan Negrín farita en Madrido de la Junta de Defensa de la kolonelo Segismundo Casado kiel klopodo finigi la militon.

Dum fuĝo post la fina malvenko de la respublika flanko li estis kaptita kun multaj aliaj fuĝintoj en la haveno de Alikanto, estis arestita kaj malliberigita en Albatera kaj Barbastro. Kondamnita je 20 jaroj de prizono, estis enkarcerigita en Huesca, en kiu li ricevis apogon de la Reto de Ponzán, kiu en Majo 1940 malsukcesis liberigi lin, kaj la propra Francisco Ponzán estis vundita kaj devis kaŝiĝi kelkajn monatojn montare ĝis reveno al Francio.

Lozano estis translokigita al Santoña kaj Madrido, juĝita denove kaj kondamnita al mortpuno. Post ses jaroj de prizono kaj de la militfino, li estis mortpafita la 24an de Aprilo 1945 en Zaragoza. La frankistoj estis proponintaj al li, kiel al aliaj sindikatistoj, postenon en la ĵus kreita frankisma sindikato kaj tial savi sian vivon, sed li estis malakceptinta tion.

  1. Lozano Guillén, Manuel. Apuntes incompletos de la vida de Manuel Lozano Guillén: Escritos en la cárcel de las Capuchinas, Barbastro 1941. Centre d'Estudis Libertaris Federica Montseny. Badalona, 2011. ISBN 978-84-6153085-4
  2. «MANUEL LOZANO GUILLEN - ANARQUISTA FUSILADO EN ZARAGOZA». Arkivita el originalo la 25an de Oktobro 2017. Konsultita la 24an de Oktobro 2017.