Marat Safin (tatare Марат Мөбин улы Сафин, Marat Möbin ulı Safin, ruse Мара́т Миха́йлович (Муби́нович) Са́фин) estas rusia tenisisto de tatara deveno. Li naskiĝis la  27-an de januaro 1980(nun 1980-01-27)en Moskvo, do nun estas 44-jara. Inter la jaroj 1997 kaj 2009 li estis tenisa profesiulo. En tiu tempo li interalie gajnis la Usonan Malferman Turniron en 2000 kaj la Aŭstralian Malferman Turniron en 2005. Inter novembro 2000 kaj aprilo 2001 li dum entute naŭ semajnoj gvidis la mondan rangliston pri teniso de la Asocio de Tenisaj Profesiuloj, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisisto. En turniroj li akiris la renomon havi aparte pasian kaj forte koleriĝeman temperamenton. Li estas la pli aĝa frato de Dinara Safina, kiu laŭ la modelo de la frato ankaŭ jam estis la plej bona monda tenisistino kaj gvidantino de la koncerna virina monda ranglisto pri teniso de la Virina Tenisa Asocio. Temas pri la historie unua frata-fratina paro kiu akiris kaj la viran kaj la virinan unuan rangon pri teniso.

Marat Safin
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1980 (1980-01-27) (44-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusaanglahispana
Ŝtataneco SovetunioRusio
Familio
Patrino Rauza Islanova
Frat(in)o Dinara Safina
Okupo
Okupo tenisisto • politikisto • membro de la ŝtata Dumao
vdr

Nun li vivas en Montekarlo, Monako.

Eksteraj ligiloj redakti