Marcalgergelyi [marcalgergeji] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. La loknomo signifas hungare: Marcal-Gregoria.

Preĝejo luterana de Marcalgergelyi

Marcalgergelyi situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Marcal, fine de mallonga sakovojo, laŭ fervojo Celldömölk-Pápa. La lasta urbo troviĝas 15 km-ojn for.

La unua mencio devenis el 1343. En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 17-a jarcento ĝi refondiĝis. Ĝis 1908 la oficiala nomo estis la pli mallonga Gergelyi. Kolĥozo formiĝis en 1959. En Marcalgergelyi migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En la iama Gergelyi naskiĝis kemiisto Artúr Gergely.