Marcelina Czartoryska
(Alidirektita el Marcelina Radziwiłł)
Princino Marcelina Czartoryska, denaske Radziwiłł (18a de Majo 1817 en Podłużne − 5a de Junio 1894 en Krakovo) estis elstara pola aristokrato kaj pianistino.
Marcelina Czartoryska | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de majo 1817 en Pidluzhne |
Morto | 5-an de junio 1894 (77-jaraĝa) en Krakovo |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando • Rusia Imperio |
Familio | |
Patro | Mikhail Radziwiłł |
Patrino | Q122185568 |
Edz(in)o | Aleksander Romuald Czartoryski |
Infano | Marceli Czartoryski |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pianisto |
Ŝi naskiĝis ene de riĉa pola familio, nome Radziwiłł; en 1840 ŝi edziniĝis al Aleksander Czartoryski, ankaŭ aristokrato. Ŝi lernis ludi piano el Carl Czerny en Vieno kaj el Frédéric Chopin en Parizo. Ŝi koncertis tra Eŭropo, ofte kun elstaraj muzikistoj kiel Franz Liszt, Pauline Viardot kaj Henri Vieuxtemps.
En Parizo ŝi estis grava gastigantino en la Hôtel Lambert. En 1849 ŝi estis ĉe la mortolito de sia inistruisto kaj amiko, Frédéric Chopin.
El 1870 ŝi loĝis en Krakovo, kie ŝi kocertis ĉefe private kaj kontribuis al la fondo de konservatorio en 1888.
Bibliografio redakti
- Stanisław Dybowski, Słownik pianistów polskich (Vortaro de polaj pianistoj), Przedsiębiorstwo Muzyczne "Selene", Warsaw, 2003.