Marcell Madarassy-Beck
Barono Marcell Madarassy-Beck [madaraŝi-bek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Madarassy-Beck Marcell estis hungara bankisto, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis madarasi [madaraŝi] ekde 1895, lia origina familia nomo estis nur Beck. Li estis filo de Miksa Madarassy-Beck kaj parenco de Nándor Madarassy-Beck.
Marcell Madarassy-Beck | |
---|---|
Marcell Madarassy-Beck | |
Persona informo | |
Naskonomo | Beck Marcell |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1873 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de januaro 1945 (71-jaraĝa) en Koncentrejo Mauthausen-Gusen |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Miksa Madarassy-Beck |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | bankisto • advokato • politikisto |
Marcell Madarassy-Beck[1] naskiĝis la 11-an de februaro 1873 en Pest (urbo) (en la sama jaro naskiĝis ankaŭ la ida urbo Budapeŝto), li mortis la 23-an de januaro 1945 (laŭ wikidata la 19-an de januaro 1945) en Koncentrejo Mauthausen-Gusen.
Biografio redakti
Marcell Madarassy-Beck devenis el juda familio. Li studis en Budapeŝto kaj Berlino kaj li akiris ŝtatsciencan diplomon en 1894, juran diplomon post 3 jaroj, advokatan licencon en 1900. Inter 1897-1944 li laboris en banko gvidata komence de sia patro. Li aranĝis la hipotekon, la banko havis la ekskluzivan rajton funkciigi la publikajn stokejojn de la ĉefurbo kaj disponigis pruntojn kontraŭ la stokitaj varoj. Inter 1901-1903 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Li estis bankestro inter 1924-1944. Dum la nazia erao (1944) li estis tuj deportita kaj li mortis en la nazia Germanio (nuntempa Aŭstrio). Li edziĝis en 1903, lia edzino naskis filinon. Li baroniĝis en 1911 kaj ricevis premion en 1935.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM63884 hungarlingva datenaro de muzeo