Marek Krawczyk (naskiĝis la 25-an de aprilo 1956 en Varsovio, mortis la 25-an de aprilo 2012 samloke) – pola eldonisto, aganto de opozicio en Pola Popola Respubliko.

Marek Krawczyk
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1956 (1956-04-25)
en Varsovio
Morto 25-an de aprilo 2012 (2012-04-25) (56-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo eldonisto • eldonejo
vdr

Vivo redakti

En 1975 iĝis diplomito de la ĉefurba Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Hugo Kołłątaj. Ĝis 1980 laboris i.a. en Disvastig-Centro de Sciencaj Publikaĵoj ĉe Pola Scienca Akademio. De 1979 ligita kun kontraŭkomunista opozicio, en 1981 laboris en "Tygodnik Solidarność" (Semajnrevuo Solidareco). Post enkonduko de la milita stato en Pollando kunlaboris kun la samizdata revuo "Wiadomości" (Sciigoj), januare 1982 provizore arestita, februare samjare kondamnita al mallibero kun kondiĉa suspendo de ĝia plenumo. Denove malliberigita pro politikaj kialoj de marto ĝis julio 1983. En la 80-aj jaroj ligita kun subteraj eldonejoj, i.a. kiel unu el kunorganizantoj de la firmao Mysia 5 (adreso de la varsovia cenzurejo) distribuanta en la lando dekkelkmil ekzemperojn de "Tygodnik Mazowsze" (Semajnrevuo Mazovio). En majo 1984 estis grave batita de nekonataj kaŭzintoj. De la duono de la 80-aj jaroj proksime kunlaboris kun Jerzy Giedroyc.

En 1990 estis kunfondinto de Pola Libro-Ĉambro kaj de Interkonsento de la Eldonistoj de Historia Libro. Li plenumis funkcion de vicprezidanto de la estraro de Helpo-Fondaĵo al Polaj Bibliotekoj (1990–1992), li gvidis la eldonejon, iniciatis kreon de Prizorga Societo pri la Arkivo de Literatura Instituto en Parizo. Estis konsilisto de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo Andrzej Zakrzewski. Kunkreis Asocion de Libera Vorto.

En 2010 laŭ rekomendo de parlamenta klubo de Civitana Platformo anoncita al programa konsilio de Telewizja Polska, sekve elektita ĝia prezidanto.

En 2011 prezidento Bronisław Komorowski distingis lin per Oficira Kruco de la Ordeno Renaskiĝinta Pollando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti