Margaret Ives ABBOTT (la ‏ 15-an de junio 1878, en Kolkato, Brita Raĝo - la 10-an de junio 1955, Konektikuto, Usono) estis usona golfludanto. La unua virino se temas pri venki en olimpika ĉampioneco en golfo en la Somera Olimpiko 1900), same kiel la unua usona virino se temas pri venki en olimpika ĉampioneco. La organizado de la Olimpikoj en tiu tempo estis sufiĉe amatoreca, kaj la partoprenantoj de la golfa turniro eĉ ne sciis, ke ĝi estas parto de la ludoj. Abbott forpasis en 1955 sen scii ke ŝi partoprenis en la Olimpikoj aŭ eĉ ke ŝi estis la unua usona virino kiu gajnis olimpikan ĉampionecon.

Margaret Abbott
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1876 (1876-06-15)
en Kolkato
Morto 10-an de junio 1955 (1955-06-10) (78-jaraĝa)
en Grenviĉo
Tombo Harmony Grove Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Charles Patterson Abbott
Patrino Mary Abbott
Frat(in)o Sprague Abbott
Edz(in)o Finley Peter Dunne
Infano Philip Dunne
Okupo
Okupo golfludisto
vdr

Vivo redakti

Abbott estis naskita la 15-an de junio 1878 al riĉa familio en Kolkato, Brita Raĝo (nuntempe Barato) [1]. Ŝia patrino, Mary Abbott, estis verkisto kaj literaturrecenzisto [2], kaj ŝia patro Charles Abbott estis komercisto. Infanaĝe, ŝia patro mortis kaj ŝi translokiĝis por vivi kun ŝia patrino kaj frato en Bostono. Poste, la familio translokiĝis al Ĉikago [3]. En 1897, ŝi komencis ludi golfon kaj registris kiel membro de la Ĉikaga Golfklubo. Ŝi gajnis plurajn golfkonkursojn en Ĉikago, kaj estis rangigita la dua [4]. En 1899 ŝi translokiĝis kun ŝia patrino al Parizo kaj tie studis arton [3].

Somera olimpiko de 1900 redakti

 
Artikolo pri la venko de Abbott en la Chicago Tribune, la 7an de oktobro 1900

En 1900, Abbott trovis anoncon en ĵurnalo, kiu petas ke inaj golfistoj registriĝu por internacia golfkonkurso okazigita en Compiègne, proksimume 80 km norde de Parizo. Ŝi kaj ŝia patrino, Mary Abbott, registris kaj partoprenis en la konkurso, sed kiel multaj atletoj kiuj partoprenis en la Parizaj Olimpikoj, ili ne sciis, ke ili partoprenas en la Olimpikoj [3]La Parizaj Olimpikoj estis la duaj Olimpikoj okazigitaj en moderna tempo kaj la unuaj Olimpikoj en kiuj partoprenis virinoj (22 virinoj el 997 partoprenantoj). Ankaŭ, la Olimpikoj estis okazigitaj kiel flanka evento de la Pariza Universala Ekspozicio, sen malferma kaj sen ferma ceremonioj kaj estis daŭrigitaj dum ses monatoj.

La golfkonkuroj estis okazigitaj en oktobro. La viroj ludis kun 18 niĉoj dum la virinoj ludis kun naŭ niĉoj [1]. La 4-an de oktobro 1900 okazis la virina turniro kun dek usonaj kaj francaj ludantoj [3]. Abbott gajnis unuan lokon kun 47 poentoj, iĝante la unua virino se temas pri venki en olimpika ĉampioneco en golfo same kiel la unua usonano se temas pri venki en olimpika ĉampioneco. Kiel rekompenco por ŝia venko, Abbott ricevis oran porcelanan bovlon [3]. La usona golfludanto, Pauline Whittier gajnis la duan lokon kaj Daria Hogar gajnis la trian lokon. La patrino de Margareta, Mary Abbott, estis rangigita sepa - igante ilin la nurunua patrino kaj filino se temas pri ludi en la samaj Olimpikoj kaj en la sama sporto [1]. Abbott, kiu pensis, ke ŝi gajnis la Parizan Mondan Ekspozicio-Ĉampionecon, neniam sciis, ke ŝi partoprenis en Olimpikoj kaj tial neniam sciis, ke ŝi estas olimpika ĉampiono [1].

 
Margaret Abbott ludis en la Olimpiko de 1900 en golfa evento por virinoj en Compiègne, Francio.

Komence de la 1970-aj jaroj, sportesploristo prof. Paula Walsh trovis dokumentadon en la Internacia Olimpika Komitato, ke la unua olimpika ĉampiono de Usono estis Margaret Abbott. Post kiam Walsh ekkomprenis ke neniu el la koncernaj partioj havis informojn pri Abbott, ŝi komencis esplori por trovi detalojn pri ŝi. Kadre de ŝia esplorado, ŝi trovis la infanojn de Abbott kiuj estis mirigitaj lerni ke ilia patrino estas olimpika ĉampiono, kaj asertis ke ŝi ne sciis ke ŝi partoprenis olimpikan konkurson [3][4]. La orumitan porcelanan pelvon kiun ŝi gajnis - estis perdita [3].

Daŭrigo redakti

 
Portreto de Abbott en la Chicago Tribune, 28a de novembro, 1902

Post la Olimpikoj, Abbott restis en Francio por alia jaro dum kiu ŝi gajnis la Francan Golfan ĉampionecon. Ŝi diris, ke la francaj golfistoj, kiuj partoprenis ĉi tiun konkurson, verŝajne ne komprenis la naturon de la ludo ĉar ili venis kun altaj kalkanumoj kaj streĉitaj jupoj [4]. En 1902, ŝi translokiĝis por vivi en Novjorko kaj geedziĝis kun la verkisto, Finley Peter Dunn [1]. La paro havis filinon kaj filojn (inter ili la scenaristo Phillip Dunn [3]. La famo de Abbott kiel golfludisto estis forgesita ĉar post ŝia reveno al Usono, ŝi ĉesis ludi konkurencivan golfon. Ankaŭ, la dokumentoj pri ŝiaj atingoj ĉe la Ĉikaga Golfklubo estis perditaj en la fajro de la klubo en 1912 [4]. Nur kun la publikigo de la trovoj de la esploristino Paulina Walsh, ŝia famo revenis al ŝi.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 An unknowing historymaker: Margaret Abbott was the first American female to be an Olympic champion, United States Olympic & Paralympic Museum
  2. MARGARET ABBOTT, olympic.org
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Margaret Abbott - The first American woman to win an Olympic championship, BY MARGALIT FOX, nytimes.com
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Paula Welch, Search for Margaret Abbott, Olympic Review, Issue No. 182

Eksteraj ligiloj redakti