Margit Haraszti [harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Haraszti Margit Miroszlava [miroslava] estis hungara restaŭristo pri murpentraĵoj. Ŝia persona nomvarianto estis Melinda.

Margit Haraszti
Margit Haraszti
Margit Haraszti
Persona informo
Naskonomo Haraszti Margit
Naskiĝo 16-an de marto 1948 (1948-03-16)
en Harasztifalu
Morto 23-an de aŭgusto 2005 (2005-08-23) (57-jaraĝa)
en Lyceum, Eger
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo restorer • pentristo
vdr

Margit Haraszti [1] naskiĝis la 16-an de marto 1948 en Harasztifalu, ŝi mortis la 23-an de aŭgusto 2005 en Eger.

Biografio redakti

Margit Haraszti akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en Budapeŝto en 1976. Post siaj studoj ŝi laboris ĝismorte kiel restaŭristo. Ŝi tragike mortis dum laboro pro laborloka akcidento. Ŝi edziniĝis trifoje, en la meza geedziĝo ŝi naskis filinon.

Elektitaj restaŭraj laboroj (murpentraĵoj) redakti

Elektitaj esploradoj de murpentraĵoj redakti

Fontoj redakti