María Trinidad Pérez de Miravete-Mille y Pascual del Riquelme, pli bone konata kiel Mari Trini (Murcio,[1] 12a de julio 1947 - Murcio, 6 de abril de 2009), estis hispana kantaŭtoro kiu estis ege populara kaj havis komercan sukceson kaj en Hispanio kaj en aliaj hispanlingvaj landoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Ŝi vendis pli ol dek milionoj de diskekzempleroj, pro kio ŝi ricevis plurdiamantan diskon en 2005, kaj samjare ŝi ricevis omaĝon de la SGAE kiel rekono de sia longa muzikkariero. De markita personeco kaj defendanto de feminismo en sia vortumado, Mari Trini estas unu de la esencaj figuroj de la hispana muziko en la jaroj de la Hispana Transiro al la demokratio. Kosmopolita pro eduko kaj muzikaj gustoj, ŝi estis malkovrita en la adoleskaĝo de la kinisto Nicholas Ray, kiu kuraĝigis ŝin al muzikeduko en Londono, kaj poste ŝi loĝis dum kvin jaroj en Francio. Ŝi estis aŭtoro kaj ludisto de baladoj nuntempe fundamentaj de la hispanlingva kantaro, kaj oni memoras ŝin ankaŭ pro siaj ludadoj en franca lingvo, partikulare de la klasika Ne me quitte pas, de Jacques Brel.

Mari Trini
Persona informo
Naskonomo María Trinidad Pérez de Miravete-Mille y Pascual del Riquelme Sant Pier
Aliaj nomoj Mari Trini
Naskiĝo 12-an de julio 1947 (1947-07-12)
en Murcio
Morto 6-an de aprilo 2009 (2009-04-06) (61-jaraĝa)
en Murcio
Mortokialo pulma kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoroaktoro
vdr

En sia tria albumo, Escúchame (Aŭskultu min), ŝi inkludis kantojn kiel "Yo no soy esa" (Mi ne estas tia) aŭ "Yo confieso" (Mi konfesas), kiuj iĝis sukcesaj kaj konfirmis Mari Trini kiel unu de la plej gravaj kantaŭtorinoj hispanlingvaj. La kanto "Yo no soy esa" (Mi ne estas tia) estas eble tiu kiu plej bone difinas la personalidadecon de Mari Trini kaj la mesaĝon kiun ŝi deziris elsendi: ke virinoj devas esti liberaj por esti kaj agadi eksternorme, kaj ke ili devas ne submetiĝi al deziroj kaj esperoj de viroj. La titolo "Yo no soy esa" (Mi ne estas tia) estas tre informa ĉar citas (kaj refutas) la titolon de alia kanto: "Yo soy esa" (Mi estas tia), klasikaĵo de la konservisma ĝenro "kopla" (kantata de, inter aliaj, Isabel Pantoja) kies vortumado aludas al virino uzata de viroj.

En la dua duono de la 1890-aj jaroj Mari Trini apartiĝis le la diskeldonejo Hispavox kiu estis ŝia entrepreno dum du jardekoj. Poste la kunlaborado reiĝis. Ankaŭ ŝia lasta verko kunlabore kun la trio Los Panchos estis polemika pro la distribuo de kantoj kaj pro la distribuo de la elspezoj.

Diskaro redakti

  • Mari Trini (1969)
  • Amores (1970)
  • Escúchame (1971)
  • Ventanas (1973)
  • L'automne (1973)
  • ¿Quién? (1974)
  • Canta en francés (1975)
  • Transparencias (1975)
  • Como el rocío (1976)
  • El tiempo y yo (1977)
  • Solo para ti (1978)
  • A mi aire (1979)
  • Oraciones de amor (1981)
  • Una estrella en mi jardín (1982)
  • Mari Trini (En Meksiko Mari Trini interpreta grandes autores mexicanos) (1984)
  • Diario de una mujer (1984)
  • En vivo (1985)
  • Quién me venderá (1986)
  • En tu piel (1987)
  • Espejismos (1990)
  • Sus grandes éxitos (1993)
  • Sin barreras (1995)
  • Alas de cristal (1996)
  • Mari Trini con los Panchos (2001)

Notoj redakti

  1. Estas polemiko ĉu ŝi naskiĝis en Murcia ĉefurbo aŭ en Caravaca. Ŝajne ŝia familio havis domon en la submunicipo Singla en Caravaca, sed ŝi naskiĝis en domo de la strato Alejandro Seiquer en la Murcia ĉefurbo kaj estas dokumentata ŝia baptatestilo en la najbara preĝejo de San Lorenzo