Marie-Thérèse Boisseau
franca politikistino kaj kuracistino
Marie-Thérèse Boisseau estas franca politikistino kaj origine kuracistino specialiĝinta pri farmakologio, kiu naskiĝis je la 25-a de aŭgusto 1940 en Talence. Sian universitatan edukon ŝi akiris en la Universitato de Rennes.
Marie-Thérèse Boisseau | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Marie-Thérèse Boisseau | |||||
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1940 (84-jaraĝa) en Talence, ![]() | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Rennes 1 ![]() | ||||
Partio | Unuiĝo por Popola Movado Unuiĝo por la Franca Demokratio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi engaĝiĝas en la konservativaj politikaj partioj Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF) kaj poste Unuiĝo por Popola Movado. Interalie ŝi ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, nome de la partio UDF servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie ŝi reprezentis la 6-an balotan distrikton de la departemento Ille-et-Vilaine.