Marguerite-Marie Alacoque

franca romkatolika monaĥino kaj mistikulo
(Alidirektita el Marie Alacoque)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta

Marguerite-Marie Alacoque (naskiĝis la 22-an de julio 1647 en Verosvres, departemento Saône-et-Loire, mortis la 17-an de oktobro 1690 en Paray-le-Monial), estis franca romkatolika monaĥino (de la ordeno Ordo Visitationis Beatissimae Mariae Virgini) kaj mistikulo, kiu antaŭenigis sindonemon al la Sankta Koro de Jesuo en ĝia moderna formo.

Sankta
Marguerite-Marie Alacoque
Persona informo
Marguerite-Marie Alacoque
Naskiĝo 22-an de julio 1647 (1647-07-22)
en Verosvres, departemento Saône-et-Loire
Morto 17-an de oktobro 1690 (1690-10-17) (43-jaraĝa)
en Paray-le-Monial
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo mistikulo • romkatolika monaĥino vd
Sanktulo
Beatigo 1864
Kanonizo 1920
Festotago 16-a de oktobro
Atributoj Vesto de monaĥino, kontemplado de la Sankta Koro de Jesuo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi laboris por pruvi la sincerecon de sia alvokiĝo kaj de siaj vizioj (inter 1673 kaj 1675) [1] de Jesuo kaj Maria rilate al la Sankta Koro. Ŝi estis komence rebatita de sia monaĥineja superulino kaj estis nekapabla konvinki teologojn pri la valideco de siaj vizioj. Rimarkita escepto estis jezuito Saint Claude de la Colombière, kiu subtenis ŝin. La sindono al la Sankta Koro estis oficiale agnoskita 75 jarojn post la morto de Alacoque.

Ŝi estis beatigita en 1864 kaj kanonizita en 1920.

Referencoj redakti

 
Apero de la Sankta Koro al sankta Marguerite-Marie Alacoque (pentraĵo de Antonio Ciseri, 1880).