Marijan Matković (naskiĝis la 21-an de septembro 1915 en Karlovac, mortis la 31-an de julio 1985 en Zagrebo) estis kroata verkisto, dramisto kaj teatrogvidanto.

Marijan Matković
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1915 (1915-09-21)
en Karlovac
Morto 31-an de julio 1985 (1985-07-31) (69-jaraĝa)
en Zagrebo
Profesio
Okupo poeto • kritikistoverkistodramaturgo vd
vdr

Li studis arthistorion kaj literaturon en Vieno kaj Parizo, kaj poste studentiĝis ĉe la Jura Altlernejo en Zagrebo. De 1945 li laboris en Radio Zagrebo (antaŭaĵo de la nuna Kroata radiotelevido), estis literatura sekretario de la "Kroata Eldoneja Instituto", kaj gvidanto de la Kroata Nacia Teatro en Zagrebo. En 1961 li estis inter la fondintoj de la akademia Literatura revuo "Forum". De 1974 ĝis sia morto li gvidis la "Instituton por literaturo kaj Teatraj Studoj JAZU".

Lia teatraĵo La morto de Lia Ekselenco en esperantlingva versio estis unuafoje publike prezentita kadre de la 49-a UK 1964 en Hago, Nederlando, fare de la aktoroj Srdjan Flego, Jana Ravŝelj-Flego, Mladen Šerment kaj Silva Fulgosi de la Internacia Arta Teatro, kaj ripete prezentiĝis du jarojn pli poste, kadre de la 51-a UK 1966 en Budapeŝto, Hungario.