Marina Ratner

Rusa matematikistino

Marina Jevsejevna Ratner (ruse Марина Евсеевна Ратнер; 30-a de oktobro, 1938 - 7-a de julio, 2017[1]) estis profesoro pri matematiko, kiu laboris en ergoda teorio.[2] Ĉirkaŭ 1990, ŝi montris grupon de gravaj teoremoj pri "unupotenca fluo" sur homogenaj spacoj, konataj kiel Ratner teoremoj.[3]

Marina Ratner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1938 (1938-10-30)
en Moskvo
Morto 7-an de julio 2017 (2017-07-07) (78-jaraĝa)
en El Cerrito
Mortis per apopleksio vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco UsonoSovetunio vd
Alma mater fakultato de mekaniko kaj matematiko de la Moskva Ŝtata Universitato • Moskva Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko • matematikisto vd
Doktoreca konsilisto Yákov Sinái vd
Verkado
Verkoj Ratner's theorems vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografiaj informoj redakti

Ratner naskiĝis en Moskvo, rusa SFSR, ĉe juda familio, kie la patro estis planto-fiziologo kaj ŝia patrino kemiisto. Ratner patrino estis maldungita de laboro en la 1940-aj jaroj pro skribi al sia patrino en Israel, tiam konsiderita malamiko de la sovetia ŝtato. Ratner gajnis intereson pri matematikoj ĉe sia kvina grado. De 1956 ĝis 1961 ŝi studis matematikon kaj fizikon ĉe Moskva Ŝtata Universitato. Ĉi tie, ŝi interesiĝis pri probabloteorio, inspirita de Andrej Kolmogorov kaj lia grupo.[4] Post diplomiĝo, ŝi pasis kvar jarojn laborante en la grupo de statistiko aplikita de Kolmogorov, kaj poste kun Jakov Sinaj, ankaŭ studento de Kolmogorov.

En 1971 ŝi elmigris de Sovetunio al Israelo kaj ŝi instruis en la Hebrea Universitato de 1971 ĝis 1975. Ŝi komencis labori kun Rufus Bowen ĉe Berkeley kaj poste elmigris al Usono kaj iĝis profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Ŝia laboro inkludis pruvojn de konjektoj pri unupotencaj fluoj sur kvocientoj de Lie-grupoj faritaj fare de S. G. Dani kaj M. S. Raghunathan. Ratner estis elektita al la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj en 1992.[5] Al ŝi estis atribuita la Ostrowski premio en 1993 kaj en 1994, ŝi ricevis la Premion John J. Carty de la Nacia Akademio de Sciencoj.[6]. Ŝi iĝis nur la tria virina plenparolanto ĉe Internacia Kongreso de Matematikistoj en 1994.

Referencoj redakti

  1. In Memoriam (angle). Department of Mathematics at University of California Berkeley. Arkivita el la originalo je 2017-04-01. Alirita 2020-04-27.
  2. Larry Riddle. Marina Ratner (angle). agnesscott.edu. Alirita 2020-04-27.
  3. Morris, Dave. (2005) Ratner's theorems on unipotent flows (angle). ISBN 0-226-53983-0.
  4. Marina Ratner biography (angle). mathshistory.st-andrews.ac.uk. Alirita 2020-04-27.
  5. LIST OF ACTIVE MEMBERS BY CLASS (angle). American Academy of Arts and Sciences. Alirita 2020-04-27.
  6. John J. Carty Award for the Advancement of Science (angle). American Academy of Arts and Sciences (2005-04-30). Arkivita el la originalo je 2010-12-29. Alirita 2020-04-27.