Marko HAAVISTO, naskiĝinta en 1970, estas finna kantisto kaj gitaristo. Li komencis sian karieron 15-jara, kiam ekestis la bando Badding Rockers, kiu surdiskigis tri albumojn. Ĝi finiĝis en 1990-aj jaroj. Poste Haavisto apartenis al la bandoj Marko Haavisto & Poutahaukat kaj The Hanks. Li furoris en rokenrolo. Li komponis kaj tekstis kantojn ankaŭ por aliaj artistoj. Li komencis solkarieron en 2012.

Marko Haavisto
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1970 (1970-03-22) (54-jaraĝa)
en Lapinjärvi
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo kantistoaktorogitaristokomponisto
vdr