Marta Alonso Gutiérrez

Kuba instruisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Marta Eugenia ALONSO GUTIÉRREZ (naskiĝis la  15-an de novembro 1944(nun 1944-11-15) - mortis la 24-an de februaro 2023 en Havano) estis kuba instruisto kaj esperantisto. Profesie ŝi estis instruisto, ŝi studis en Pedagogia Universato, kie ŝi diplomiĝis en 1982. Ŝi laboris dum 27 jaroj kiel instruisto en mezlernejo kie ŝi pensiuliĝis. Marta esperantiĝis en 1980 kaj post la tri trimestroj de la baza kurso, ŝi trapasis sukcese Tradukistan kaj Instruistan Kursojn. En 1983 ŝi komencis instrui Esperanton. Ŝi aktive partoprenis en la vivo de Kuba Esperanto-Asocio ekde 1980, en Municipa estraro kaj en la provincia estraro kiel organizanto, ankaŭ ŝi estis komisiito pri Turismo, reprezentanto de la Provinca Estraro al la Nacia Komitato. Marta membris la Nacian estraron de KEA kiel sekretariino pri Edukado kaj dum 9 jaroj kiel sekretariino pri Financo, kaj nacia ILEI reprezentanto en Kubo.

Marta Alonso Gutiérrez
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1944 (1944-11-15)
Morto 24-an de februaro 2023 (2023-02-24) (78-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Marta partoprenis en la 75-a UK kiel LKK pri ekskursoj kaj en la ILEI Konferenco, dum la 95-a UK kiel organizanto, ankaŭ partoprenis en ĉiuj KEA kongresoj ekde la jaro 1987 kaj en TAKE okazinta en Kubo en la jaro 2004 estris financa LKK, ankaŭ partoprenis kiel financistino dum la IKEK Kongreso en 1999.[1][2] Ŝi sukcese trapasis lingvan ekzamenon ORIGO en 2010 en la meza nivelo B2. Ŝi aperas en la Vivanta Panteono de Instruistoj de la jaro 2010.

Referencoj redakti

  1. (1990) Kongresa Libro 1990 (esperante). Havano, Kubo: UEA.
  2. (2010) Kongresa Libro 2010 (esperante). Havano, Kubo: UEA.