Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta

Marta HILLERS (19112001) estis germana ĵurnalistino kaj verkistino. Dum ŝia vivo, ŝi estis anonima aŭtorino de aŭtobiografia rakonto titolita Virino en Berlino (Eine Frau in Berlin) en kiu ŝi raportas pri la ĉiutaga vivo en Berlino dum la soveta okupacio, je la fino de la dua mondmilito, precipe laŭ la vidpunkto de la virinoj, viktimoj de multaj seksperfortoj.

Marta Hillers
Persona informo
Marta Hillers
Naskiĝo 26-an de majo 1911 (1911-05-26)
en Krefeld, Rejnprovinco,  Germana Imperiestra Regno
Morto 16-an de junio 2001 (2001-06-16) (90-jaraĝa)
en Bazelo, Bazelo Urba,  Svislando
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • taglibristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hillers studis en Sorbonne, parolis flue france kaj ruse. Lau serĉoj de Jens Bisky de la "Sudgermana Gazeto" Süddeutsche Zeitung en la jaro 2003, ŝi skribis por kelkaj ne gravaj gazetoj kaj revuoj de la Tria Regno. Laŭ Bisky ŝi ankaŭ havis kontaktojn al la nazia partio.

La taglibro enhavas tekstojn pri la tempo inter aprilo kaj junio 1945. Unuafoje ĝi eldoniĝis en la jaro 1954 en la angla lingvo (anonime) laŭ instigoj de C. W. Ceram. Hillers edziniĝis en la 50aj jaroj kaj translokiĝis al Svislando. La taglibro aperis en la germana lingvo (same anonime) en la jaro 1959. Poste ŝi ne plu verkis.

Novaj eldonoj en la angla kaj germana lingvo aperis en 2003 kaj 2008.

Verkoj redakti

  • Eine Frau in Berlin. Tagebuchaufzeichnungen vom 20. April bis 22. Juni 1945, Die Andere Bibliothek Band Nr. 221, ISBN 3-8218-4534-1, 2003
  • A Woman in Berlin, paperback 320 pages, Virago Press Ltd, ISBN 1-84408-112-5, 2003

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Bisky, Jens, "Wenn Jungen Weltgeschichte spielen, haben Mädchen stumme Rollen / Wer war die Anonyma in Berlin? Frauen, Fakten und Fiktionen / Anmerkungen zu einem grossen Bucherfolg dieses Sommers," Süddeutsche Zeitung, 24. Sept. 2003
  • Christian Esch, "Eine belanglose Person? Die Süddeutsche Zeitung enthüllt die Identität der "Anonyma" von Berlin, Enzensberger antwortet," Berliner Zeitung, 25. Sept. 2003
  • Harding, Luke, "Row over naming of rape author" The Observer, 5. Oktober 2003
  • Götz Aly, "Ein Fall für Historiker: Offene Fragen um das Buch Eine Frau in Berlin," Süddeutsche Zeitung, 18. Okt. 2003
  • Kanon, Josef, "My City of Ruins," review in The New York Times, August 14, 2005, book review section p. 12. See also Christoph Gottesmann, Vienna, letter to the editor, New York Times Sunday book review section, Sept. 11, 2005, p. 6.