Martin FIEDLER (naskiĝinta en 1978) estas germana amatora astronomo, kiu laboras ĉe la Publika Observatorio Adolph Diesterweg en Radebeul (Saksio).

Li estas diplomigita pri geografio en Dresdeno.

Observante per ŝargkuplita aparato de 1995/1996, li estas kreditita de Minor Planet Center de la malkovro de 5 asteroidoj inter 2005 kaj 2007.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Martin Fiedler en la germana Vikipedio.