Martti Putaala

finna ĵurnalisto kaj esperantlingva verkisto

Martti PUTAALA - naskiĝis la 27-an de septembro 1896 en Oulu kaj mortis la 13-an de decembro 1957 samurbe - estis finna ĵurnalisto kaj esperantlingva verkisto.[1] Li dum sia vivo estis ĵurnalisto de la gazeto Kaleva en Oulu, kaj aldone esperantlingve verkis rakontojn kaj poemojn, dise aperintajn en esperantlingvaj gazetoj.[1] Kutime li uzis la pseŭdonimon Kamemoro (honore al la nordia floreto kamemoro), kiun li verŝajne prenis el la titolo de sia unua publikgita rakonto, Frumaturaj kamemoroj, aperinta en Esperanta Finnlando en 1920 - li tiam estis 23-jara. Samjare aperis ankaŭ la rakonto Memoraĵeto pri Laponio, ja li estis forta ŝatanto de Laponio. Nederlanda gazeto eĉ aperigis ĝian tradukon el Esperanto al la nederlanda, kio kompreneble spronis la junan verkiston daŭrigi.[2]

Martti Putaala
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1896 (1896-09-27)
Morto 13-an de decembro 1957 (1957-12-13) (61-jaraĝa)
Lingvoj finnaEsperanto
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Verkaĵoj (elekto) redakti

  • Mary kaj Sulo: koresponda rakonteto, verkita de Kamemoro. Eldonita fare de Vilho Setälä en Helsinko 1947
  • rakontoj La frumatenaj kamemoroj. Humoraĵo kaj Memoraĵeto pri Laponio, ambaŭ origine aperintaj en la revuo Esperanta Finnlando en 1920, kaj reeldonitaj en Beletra Almanako 39, aperinta en oktobro 2020

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 artikolo "Rapida skizo de la orginala Esperanto-literaturo" de Osmo Buller el novembro 1984, originale verkita finne kaj eldonita de la Urba Biblioteko de Oulu lige kun la ekspozicio pri la Esperanto-literaturo en decembro 1984 (esperante)
  2. la komenco de la eseeto Beletraj tombovizitoj de Osmo Buller kun portreta bildo de la 23-jara Martti Putaala