Marvin Plattenhardt

germana futbalisto

Marvin Plattenhardt - prononco [MA:vin PLAtnha:t], naskiĝis la  26-an de januaro 1992(nun 1992-01-26) en Filderstadt, do nun 32-jara - estas germana profesia futbalisto en matĉa pozicio de defendisto. Ekde la jaro 2017 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam partoprenis en la naciaj teamoj de sub-17- ĝis sub-21-jaruloj. Post partopreno en la junularaj teamoj de klubo 1. FC Nürnberg en Nurenbergo inter la jaroj 2008 kaj 2010 kaj kvar postaj plenkreskulaj jaroj en tiu klubo, li ekde 2014 estis profesia futbalisto de la klubo Hertha BSC en Berlino. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Futbala Mondpokalo 2018, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "2".

Marvin Plattenhardt
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1992 (1992-01-26) (32-jaraĝa)
en Filderstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr