Ruhiyyih Khanum

(Alidirektita el Mary Maxwell)

Mary Maxwell (1910-2000), kiu poste estis titolita kiel Amatu'l-Bahá Rúḥíyyih Khánum, estis la edzino de Shoghi Effendi, , kiu gvidis kiel "Gardanto" de la Bahaa Kredo Bahaa Kredo de 1921 ĝis 1957 la bahaan komunumon. Ŝi ankaŭ estis nomumita de li kiel "Mano de la Afero de Dio" kaj grave rolis dum (1957-1963), la periodo inter la morto de Shoghi Effendi kaj la unuafoja elekto de la Universala Domo de Justeco. En 2004 la spektantoj de la televida spektaklo « The Greatest Canadian » (La Plej Granda Kanadano) de la « Canadian Broadcasting Corporation » voĉ-done elektis ŝin je la rango 44a el la listo de la “Plej Grandaj Kanadanoj”.

Ruhiyyih Khanum
Mary Maxwell en 1926
Mary Maxwell en 1926
Persona informo
Naskiĝo 8-a de aŭgusto 1910
en Novjorko, Usono
Morto 19-a de januaro 2000
en Ĥajfo, Israelo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Shoghi Effendi Rabbání
vdr

Fruaj Jaroj redakti

Rúḥíyyih Khánum naskiĝis en Nov-Jorko je la 8-a de aŭgusto 1910 kaj kreskis en Montrealo, Kebekio. Post du vojaĝoj al la Bahaa Mondcentro en Israelo ŝi engaĝiĝis en multaj agadoj de la Bahaa Komunumo por la junuloj. Ŝiaj gepatroj, William Sutherland Maxwell kaj May Maxwell, estis ambaŭ elstaraj bahaanoj, kiuj helpis establi la Bahaa Konferencejon "Green Acre" ("Verda Akreo") en Novanglio.

Geedziĝo redakti

Je la 25-a de marto 1937 ŝi edziniĝis kun la Gardanto de la Bahaa Kredo, Shoghi Effendi Rabbáni. Dum ilia geedziĝa vivo unu el la plej grandaj servoj plenumita de Rúḥíyyih Khánum estis ŝia ofico kiel sekretariino de la Gardanto. En 1951 la Gardanto nomumis ŝin al la Unua Internacia Bahaa Konsilantaro. Je la 26-a de marto 1952 li investis ŝin kiel "Manon de la Afero de Dio" kaj en tiu ofico ŝi grave kontribuis al la disvastigo kaj al la protekto de la Bahaa Kredo.

La geedzeco de Rúḥíyyih Khánum kaj Shoghi Effendi restis seninfana.

Post la forpaso de la Gardanto en 1957 ŝi fariĝis por la bahaanoj la lasta familiano de la Bahaa Sankta Familio, kiu restis fidela je la Interligo de Bahá’u’lláh.

Misio de la Konservistoj redakti

Je la 4-a de novembro 1957 mortis Shoghi Effendi, kiu postlasis nek filon nek nomumitan posteulon. Rúḥíyyih Khánum estis inter la 27 "Manoj de la Afero", kiuj transprenis en siajn manojn la gvidadon de la Bahaa Komunumo dum 6 jaroj ĝis la elekto de la Universala de Justeco je la 21-a de aprilo 1963. La "Manoj de la Afero" voĉdone elektis 9 el inter si por funkciigi la administran centron ĉe la Bahaa Mondcentro. Tiuj 9 homoj, al kiuj apartenis ankaŭ Rúḥíyyih Khánum, estis nomitaj "Konservistoj".

Finaj Jaroj redakti

De 1957 ĝis sia morto Rúḥíyyih Khánum vojaĝadis al pli ol 185 landoj kaj teritorioj, helpante la plurajn milionojn de diversdevenaj bahaanoj tra la mondo integriĝi en unuiĝinta komunumo tutmonda; ŝi aparte kuraĝigis la indiĝenajn popolanojn partopreni en la tutmonda Komunumo Bahaa.

Rúḥíyyih Khánum mortis 90jaraĝa je la 19-a de januaro 2000 en Ĥajfo (Israelo), kaj ŝia lasta restadejo situas en tiu urbo fronte al la domo de 'Abdu'l-Bahá.

Referencoj redakti

  • ”A Tribute to Amatu'l-Baha Ruhiyyih Khanum” de Violette Nakhjavani (2000), Bahá'í Canada Publications & Nine Pines Publishing, Ottawa, Canada, ISBN 0-88867-105-9
  • ”The Priceless Pearl” de Rabbani Ruhiyyih (1969), Bahá'í Publishing Trust: 2000, London, UK, ISBN 1-870989-91-0
  • ”Lights of Fortitude” de Barron/Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK ISBN 0-85398-413-1

Vidu ankaŭ redakti

  • Maksvel Internacia Lernejo Bahaa (en la angla lingvo [2] kaj [3][rompita ligilo])

Eksteraj ligiloj redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».