Matapozuelos
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Matapozuelos (stacidomo). |
Matapozuelos [matapoZŬElos] estas municipo en la sudcentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Matapozuelos estas komprenebla etimologie ne kiel absurda laŭvorta "Murdo de putetoj" sed devena el Mota de Pozuelos, tio estas Montetoj de putetoj alude al la tradiciaj vinkeloj kun spirkamenoj, iom similaj al putetoj.
Matapozuelos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47230 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 015 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 25′ N, 4° 47′ U (mapo)41.4140831-4.790388Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 50,5 km² (5 050 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Matapozuelos [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 50,5 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 039 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝia municipa teritorio estas ebena trapasata de riveroj Adaja kaj Eresma.
Historio
redaktiEstis restaĵoj de Ferepoko (vakceoj) kaj de romianoj. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, kikeroj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas fervoja stacio de la linio Madrid-Irún, inter tiuj de Pozaldez kaj Valdestilla.
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas ermitejo kaj ĉefe la preĝejo de la 16-a jarcento kun malfrugotika volbo kaj svelta turo finigita per lanterno kaj bulpinaklo. Aparta interesaĵo estas la vinkeloj (en Julio 2018 oni katalogis 90) ĉefe sub la urba monteto de la lernejo San Gregorio.
Bildaro
redakti-
Strato kaj sonorilturo de la preĝejo.
-
Ĉefa pordego de la preĝejo.
-
Suda fasado de la preĝejo.
-
Sonorilturo de la preĝejo.
-
Interno de la preĝejo.
-
Baroka orgeno.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redaktiBibliografio
redakti- Urrea Fernández, Jesús (1987). «El templo, la torre y el retablo de Matapozuelos (Valladolid)». Boletín del Seminario de Estudios de Arte y Arqueología: BSAA (tomo 53): 259-270. ISSN 0210-9573.