Matilda estas infanlibro de la brita verkisto Roald Dahl ilustrita de Quentin Blake. La libro estis publikigita en 1988 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando.

Matilda
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Roald Dahl
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1988
Eldonejo Penguin Books
Ĝenro agfikcio
vdr

La romano temas pri samnoma knabino inteligenta kaj legema, kies gepatroj apenaŭ rimarkas ŝin. Post kiam adoptas ŝin unu el ŝiaj instruistoj, ŝi ekscias, ke ŝi havas misterajn lertojn kaj kapablojn.

En 1996, surbaze de tiu ĉi romano samnoma Holivuda filmo estis produktita, reĝisorita de Danny De Vito. La romano refoje fariĝis filmo en 2022.

Intriga resumo redakti

La gepatroj de Matilda estas ne sufiĉe zorgemaj pri ŝi, foje eĉ malzorgemaj. Kvankam ekde tre frua infanaĝo ŝi montras signojn de genio, ili instigas ŝin simple sidiĝi kaj spekti televidon anstataŭ okupiĝi pri sia plej ŝatata agado - legado de libroj kaj akirado de sciaro pri la mondo. Matilda pasigas longajn horojn en la biblioteko kaj tie akiras multajn sciojn. Kiam ŝi komencas studi en la lernejo, ŝi jam konas la studatan materialon. Ŝia bona instruisto, sinjorino Jennifer Honey, volas movi Matilda supren al sia klaso, sed la rektorino, sinjorino Agatha Trunchbull, rifuzas.

Sinjorino Trunchbull montriĝas esti kruela virino kiu punas infanojn grave, foje pro neniu maljusto. Ŝiaj punoj inkluzivas enfermon en mallarĝan kaj malhelan ŝrankon nomita "Hankron" aŭ forĵeti la studentojn mem je granda distanco. Ŝi kredas, ke timigado estas la plej bona maniero eduki. Laŭ ŝi, la plej bona lernejo estas "lernejo, kie ne estas studentoj". La studentoj sentas, ke ili militas kontraŭ ŝi kaj en tiu ĉi kadro ili faras petolojn kontraŭ ŝi kun granda kuraĝo. Sinjorino Trunchbull kutime sukcesas diveni kiu respondecas pri la bubaĵo kaj grave punas lin.

La gepatroj de Matilda malbone rilatas al sia filino Matilda (ŝia patro ŝiris libron kiun ŝi pruntis de la biblioteko kaj nomis ŝin mensoganto post kiam ŝi rapide kalkulis liajn profitojn), tiel ke Matilda decidas puni ilin. La "punoj" kiujn ŝi decidas doni al ili implikas multe da kreivo. Iufoje Matilda aplikas gluon al la ĉapelo de lia patro tiel ke li ne povas demeti ĝin el sia kapo kaj do ŝia patrino estas devigita tondi lian hararon; alian fojon ŝi kaŝas papagon en la kamentubo kaj konvinkas sian familion, ke ĝi estas fakte fantomo; kaj ankoraŭ alian fojon ŝi blankigas la hararon de sia patro per peroksido.

Dume, Matilda malkovras ke ŝi havas la kapablon de telekinezo, kaj konfesas tion nur al fraŭlino Honey. Ŝi malkovras tion kiam ŝia plej bona amiko, Lavendo, enmetas salamandron en la trinkon de sinjorino Trunchbull, pro kio ŝi kulpigas Matilda-n. Koleregante, Matilda sukcesas, uzante siajn okulojn, klini kaj renversi la glason de sinjorino Trunchbull. Fraŭlino Honey prenas Matilda-n al sia modesta hejmo por ke ŝi demonstru sian eksterordinaran kapablon, kaj Matilda lernas ke sinjorino Trunchbull estas fakte la onklino de fraŭlino Honey, kiu estis nomumita ŝia kuratoro post la morto de ŝia patro sub suspektindaj cirkonstancoj. Sinjorino Trunchbull, kiu igis sinjorinon Honey kvazaŭ sia sklavo, transprenis la domon de ŝia patro kaj devigis ŝin pagi por la manĝo kaj vestaĵoj per kiuj ŝi provizis ŝin dum tiu ĉi periodo, tial ŝi estas tiel malriĉa. Armite kun ĉi tiuj informoj, Matilda planas seniĝi de sinjorino Trunchbull per sia speciala kapablo.

Kiam sinjorino Trunchbull eniras la klasĉambron de fraŭlino Honey, Matilda estas surskribanta per kretono, kiun ŝi movas per siaj okuloj, sur la nigra tabulo, la nomon de la patro de fraŭlino Honey. Ŝi ordonas al sinjorino Trunchbull pagi la salajron kiun ŝi ŝuldas al fraŭlino Honey kaj redoni la loĝejon de ŝia patro al ŝi. La sekvan tagon, sinjorino Trunchbull forlasas la domon, kaj post ŝia foriro, Matilda aliĝas al la supera klaso, kie ŝi perdas la kapablon de telekinezo. Laŭ fraŭlino Honey, tio estas pro tio, ke Matilda devas ekzerci sian cerbon por elteni la ĝeneralan premon de la supera klaso, do ŝi ne havas kroman "cerban potencon" kiun ŝi povas uzi movante aferojn per siaj okuloj.

 
Matilda, la muzikalo estis prezentita ĉe la Cambridge Teatro en la West End ekde novembro 2011

En la sama tempo, la juraj instancoj malkovras ke la patro de Matilda vendas ŝtelitajn aŭtojn, kaj sekve li decidas eskapi al Hispanio. Matilda petas la permeson de siaj gepatroj resti kaj vivi kun fraŭlino Honey, ili konsentas kaj diras adiaŭon al ŝi porĉiame.

En Esperanto redakti

En novembro 2022 Esperanto-Asocio de Britio (EAB) anoncis, interalie per numero 99 de sia bulteno Ĝisdate, konkurson por trovi la tradukonton de la libro Matilda, por kiu EAB jam aĉetis tradukrajton.

Vidu ankaŭ redakti