Wartau

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Matug)
Wartau
Blazono de Wartau
Preĝejo de Gretschin en Wartau
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Werdenberg
Koordinatoj  47° 5′ 0″ N 9° 20′ 0″ O / 47.08333 °N, 9.33333 °O / 47.08333; 9.33333 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 0″ N 9° 20′ 0″ O / 47.08333 °N, 9.33333 °O / 47.08333; 9.33333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4987
Areo 41,74 km²
Alteco 468 m super marnivelo
Poŝtkodo 9976-4979
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Wartau
vdr

Pri la komunumo redakti

Wartau estas komunumo en la elektodistrikto Werdenberg, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 4987 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Wartau situas en la Sankt-Gala Rejnvalo inter la monto Gonzen en okcidento unuflanke kaj aliflanke en oriento la bordo de la rivero Rejno, kiu estas la landlimo kun la princlando Liĥtenŝtejno. En nordo la komunumo limas al Sevelen kaj en sudo kaj oriento al la elektodistrikto Sarganslando. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Weite (poŝtkodo: 9476), Fontnas (poŝtkodo: 9476), Trübbach (poŝtkodo: 9477), Azmoos (poŝtkodo: 9478), Malans (poŝtkodo: 9479) Oberschan (poŝtkodo: 9479) kaj Gretschins (poŝtkodo: 9479). Krome al la komunumo apartenas la setlejoj Plattis, Murris kaj Matug.

Trafiko redakti

La municipoj Weite kaj Trübbach posedas stacidomon ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Buchs SG al Sargans. La ceteraj municipoj atingeblas per poŝtaŭtobusoj kaj loka buso de Liĥtenstejno. Tra la komunumo ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo A13.

Historio redakti

Arkeologaj trovaĵoj de semmaterialo pruvis, ke sur la teritorio de Wartau jam en la jaro 6000 antaŭ Kristo ekzistis kamparanoj, kiuj konis agrikulturon. Tiuj trovaĵoj el la meza ŝtonepoko apartenas al la plej malnovaj spuroj pri agrikulturo en Svislando. Komence de la 14-a jarcento eksetlis sur la teritorio de la komunumo valzoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti