Maxence Perrin (naskiĝis en 1996) estas franca infana aktoro. Li estas la filo de Jacques Perrin, filma aktoro kaj filmproduktisto, kaj Valentine Perrin. Krom sia frato Lancelot (naskiĝis en 2000) li ankaŭ havas duonfraton Mathieu Simonet (naskiĝis en 1975). Sian nomon li ricevis laŭ la plej ŝatata aktora rolo de sia patro, tiu de "Maxence" en la filma muzikalo Les Demoiselles de Rochefort ("la knabinoj de Rochefort") el la jaro 1967, en kiu la patro rolis kun Catherine Deneuve kaj Michel Piccoli.

Maxence Perrin en 2004 en aĝo de 8 jaroj estis unu el la infanaj ĉefaktoroj de la premiita filmo Les Choristes kaj en 2008 en aĝo de 12 jaroj estis la sola infana ĉefaktoro de la filmo Faubourg 36. Ambaŭ filmoj temas pri la fascineco de muziko, ambaŭ produktiĝis fare de sia patro kaj ambaŭ estis reĝisoritaj de la kuzo de Maxence, Christophe Barratier. Antaŭ la jaro 2004 li jam havis malpli grandan rolon en la filmo For intérieur .

Pli detalaj informoj pri lia naskiĝdato aŭ -loko respektive pri sia plua privata vivo ĝis la komenco de la jaro 2010 ne estis publike konataj (en iuj fontoj eĉ menciiĝas alternativa naskiĝjaro 1995), kio indikas pri komprenebla zorgo de sia familio protekti la privatan vivon kontraŭ nedezirataj entrudiĝoj de fremduloj. Franclingvaj informoj pri la filmo Faubourg 36 indikas ke li estas parizano.

Eksteraj ligiloj redakti