Jacques PERRIN (naskiĝis la  13-an de julio 1941(nun 1941-07-13) en Parizo, mortis la 21-an de aprilo 2022 en Parizo), laŭpasporte Jacques Simonet, estis franca aktoro, reĝisoro kaj kinproduktoro.

Jacques Perrin
Persona informo
Naskonomo Jacques-André Simonet
Naskiĝo 13-an de julio 1941 (1941-07-13)
en 14-a arondismento de Parizo
Morto 21-an de aprilo 2022 (2022-04-21) (80-jaraĝa)
en 17-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique
Okupo
Okupo filmaktoro • filmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • rakontisto de sonlibroj • teatra aktoro • aktoroproduktoro
vdr

Biografio redakti

Fine de la 1950-aj kaj komence de la 1960-aj jaroj la juna Jacques Perrin iĝis agnoskata aktoro en la franclingva arta kino. Fine de la 1960-aj jaroj li mem fondis sian propran kinproduktan firmaon, Galatée Films. Fono de la firmaofonto estis la la filmado de la politika krimfilmo "Z" de la greka-franca reĝisoro Κωνσταντίνος Γαβράς (Konstantínos Gavrás, kutime nomata Costa-Gavras), kiu baziĝis sur la faktaj okazaĵoj de armea puĉo en Grekio. Ĉar neniu agnoskata produkta firmao volis realigi filmon de politike tiom aŭdaca temo, Jacques Perrin, kiu estis unu el la ĉefaj aktoroj de la filmo, decidis mem fondi kinproduktan firmaon, kiu ne nur realigis la filmon "Z" sed ankaŭ sekve pliajn politikajn kaj socie kritikajn filmojn. En la belgia filmo Home Sweet Home de 1973 li estis kaj aktoro kaj kinproduktoro. En sia pli posta vivofazo la plej konata filmo, en kiu li havis aktoran ĉefrolon, estas la italia Cinema Paradiso el 1988 de la reĝisoro Giuseppe Tornatore.

Tre konatiĝis lia dokumenta filmo Le Peuple migrateur ("la migra popolo"), en kiu li estis scenaristo, reĝisoro kaj produktoro; por tiu filmo li dum tri jaroj kun sia teamo observis migrobirdojn. En 2004 en Eŭropo furoris la muzika kineja filmo Les Choristes, en kiu li estis produktoro kaj aktoro, kaj en 2008 sekvis plia muzika kineja filmo, Faubourg 36 - en ambaŭ tiuj filmoj unu el la centraj infanaj aktoroj estis lia filo Maxence Perrin.

Jacques Perrin estas edzo de Valentine Perrin, kaj ambaŭ havas du filojn: Maxence Perrin (naskiĝis en 1996) kaj Lancelot Perrin (naskiĝis en 2000). Lia filo el pli frua partnereco, Mathieu Simonet (naskiĝis en 1975), same estas aktoro kaj reĝisoro. Ankaŭ lia fratino Eva Simonet kaj ties filo Christophe Barratier, do la nepo de Jacques Perrin, profesie laboras en la produktado de filmoj, kaj Christophe Barratier reĝisoris plurajn pli novajn filmojn de la produktofirmao de sia onklo, interalie la sukcesajn produktaĵojn Les Choristes kaj Faubourg 36.

Filmaro (elekto) redakti

  • 1959: La verte moisson ("la verda rikolto") – aktoro – reĝisoro François Villiers
  • 1960: La Vérité ("la vero") – aktoro
  • 1960: Les nymphettes ("la nimfetoj")
  • 1961: Le soleil dans l’œil ("la suno en la okulo")
  • 1961: La ragazza con la valigia ("la knabino kun la valizo")
  • 1962: Cronaca familiare
  • 1963: Il fornaretto di Venezia
  • 1964: La 317e section – aktoro
  • 1965: Compartiment tueurs ("kupeo murdantoj") – aktoro
  • 1966: Un homme de trop ("viro troa") – aktoro
  • 1967: Les Demoiselles de Rochefort ("la knabinoj de Rochefort", muzika filmo) – aktoro
  • 1967: L’horizon – aktoro
  • 1967: Le grand Dadais – aktoro
  • 1968: La petite vertu ("la malgranda bonkonduta knabino") – aktoro
  • 1969: Z (vidu supre) – aktoro, produktoro
  • 1970: Peau d’Âne ("Felo de Azeno") - aktoro
  • 1971: Blanche
  • 1971: L’étrangleur ("la sufokisto")
  • 1972: La Guerre d'Algérie ("La milito de Alĝerio")– produktoro
  • 1973: État de siège ("stato de sieĝo")
  • 1973: Home, sweet home – aktoro, produktoro
  • 1975: Section speciale – aktoro, produktoro
  • 1976: Black and White en Colour – produktoro
  • 1977: La part de la feu – aktoro
  • 1977: Le Crabe Tambour – aktoro
  • 1978: L’Adoption – aktoro, produktoro
  • 1980: Une robe noire pour un tueur ("nigra juĝista vestaĵo por murdanto") – aktoro
  • 1981: La disubbidienza ("la neobeo")
  • 1982: L’honneur d'un capitaine ("la honoro de kapitano")
  • 1984: Le juge ("la juĝisto") – aktoro
  • 1984: L’année des Méduses ("La jaro de meduzoj") – aktoro
  • 1985: Parole de Flic
  • 1989: Vanille fraise – aktoro
  • 1989: Cinema Paradiso – aktoro
  • 1989: Le peuple singe ("la simia popolo") – produktoro
  • 1990: La contre-allée
  • 1990: Pour cent millions – aktoro
  • 1991: La femme de l’amant) – aktoro
  • 1991: Rien que des mensonges ("nenio krom mensogoj") – aktoro
  • 1991: Hors la vie – produktoro
  • 1992: Guelwaar – produktoro
  • 1992: L’Ombre – aktoro
  • 1993: Les demoiselles ont eu 25 ans ("la knabinoj 25-jariĝis") – aktoro
  • 1993: Il lungo silenzio ("la longa silento")
  • 1995: Les Enfants de Lumière – aktoro, produktoro
  • 1996: Le silence des fusils
  • 1996: Microcosmos, le peuple de l'herbe ("mikrokosmo, la popolo de herbo") – produktoro
  • 1999: C’est pas ma faute ("ne 'stas mia eraro") – aktoro
  • 1999: Himalaya – l'enfance d'un chef ("Himalajo - la infanaĝo de [karavana] ĉefo") – produktoro
  • 2000: Crime Scenes ("krimscenoj")
  • 2001: Le Peuple migrateur ("la migra popolo", pri migrobirdoj) – scenaro, reĝisoro, produktoro
  • 2001: Le Pacte des loups ("pakto de lupoj") - aktoro
  • 2002: 11'09"01 – produktoro
  • 2002: Les Ailes de la nature
  • 2003: La Vie comme elle va (televide)
  • 2003: Frank Riva
  • 2003: La-haut, un roi au-dessus des nuages ("tie supre, reĝo sub la nuboj")
  • 2003: The Blue Planet (rakontisto en la franclingva filma versio)
  • 2004: Les Choristes – aktoro, produkto
  • 2004: Le carnet rouge – produktoro
  • 2005: Le petit lieutenant – aktoro
  • 2005: L’Enfer ("la infero")
  • 2006: Das Parfum – Die Geschichte eines Mörders / Le Parfum, histoire d'un meurtrier – (rakontisto en la franclingva filma versio)
  • 2008: Tabarly - produktoro
  • 2008: Faubourg 36 - produktoro
  • 2010: Océans ("oceanoj") - produktoro

Eksteraj ligiloj redakti