Nimfeto estas unuasence viriniĝa knabino kiu stereotipe koketas laŭ la modelo de plenaĝa fatalulino, kaj do prezentas eksteraĵon bazita sur erotismo. Ŝi tipe sin vestas kaj tualetas por prezenti aspekton kiu sugestas fruan puberecon, vera aŭ ne. Oni ekzemple nomas nimfeton inojn malpli ol 15-jaraĝaj, kiuj surhavas ekscesan ŝminkon aŭ kiu surhavas tangaon, kies vendado al neplenaĝuloj estas pridiskutataj.

Nimfetoj estas kutimema en japana mangaoj kaj animeoj, la t.n. lolicom alidire lolita/nimfeta komplekso

Kompreneble, la nimfetemaj knabinoj, eĉ se surhavante dezirvekan eksteraĵon, ne estas nepre interesata pri frua seksumado. Ĝi plejofte estas klopodo por ŝajni pli «linda», pli laŭmoda, pli belaspekta, sen konscia seksa subkomprenaĵo. Tiu fenomeno ĝenerale disvolviĝas ĉe socioj kiuj malproksimiĝis de siaj religiaj tradicioj, plejofte tre striktaj pri tiaj aferoj. Ĝi estas ankaŭ ĉefe instigata de reklamoj, kiu pro profitcela zorgo, regule enkondukas nimfetaludajn bildarojn.

Nimfeto povas ankaŭ esti knabino kiu atentigas pedofilon, laŭ ties vidpunkto, ĉu ŝia sinteno estas seksalloga aŭ ne. La termino ankaŭ signas pornografiajn kaj malleĝajn figurojn kaj fotografiojn de neplenaĝulinoj, aŭ de plenaĝulinoj kies eksteraĵo estas vole infaneca.

Vorthistorio kaj parencaj esprimoj redakti

Nimfeto estas eta nimfo (el la greka νύμφη / númphê = junulino), voluptema duondiino de naturo en helena mitologio, fama pro siaj rilatoj kun satirusoj. La esprimo nimfomanio (seksa urĝo ĉe inoj) havas la saman originon.

La vorto estis notinde uzita fare de franca verkisto Pierre de Ronsard kaj precipe popularigita fare de rusdevena anglalingva verkisto Vladimir Nabokov en sia 1955-a romano Lolita, kiu temas pri rilatoj inter 12-jara knabino kaj matura viro, la t.n. nimfolepto.

Laŭ la protagonisto de tiu romano, la eldiro de la vorto lolita, karesa mallongigo de la persona nomo Dolores, estas kvazaŭ volupta invito en si mem, karakterizara de tri frapoj de la palato fare de la lango.

Pro tio, kaj eble ankaŭ ĉar nimfeto estas ĝena ĉar iagrade tabua, reklamoj kaj gazetoj preferis la vorton lolita al nimfeto, almenaŭ en anglalingvio kaj japanlingvio sed ĝis nun ne en esperantio, kiu daŭre preferas, pro zorgo de vortoŝparemo, la esprimon «nimfeto».

Internaj ligiloj redakti