Mazar-e-Kaid

(Alidirektita el Mazar-e-Quaid)

Mazar-e-Kaid (urdue مزار قائد, Mazar-e-Quaid, laŭlitere «maŭzoleo de la gvidanto») estas la lasta ripoza loko de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano. Ĝi situas en Karaĉio, komerca metropolo kaj ĉefurbo de provinco Sindo. La marmora monumento, kompletigita dum la 1960-aj jaroj, konsistas el surfaca areo de 3100 kvadrataj metroj (33 000 kvadrataj futoj) kaj, ĉie en la mondo, estas la plej fama monumento de Karaĉio. Ĝi estas ĉirkaŭigita de formalaj ĝardenoj kaj desegnita en islama modernisma stilo.

Mazar-e-Kaid
urdue مزار قائد, Mazar-e-Quaid
angle Mazar-e-Quaid
Ekstera vido de la maŭzoleo.
Ekstera vido de la maŭzoleo.
Ekstera vido de la maŭzoleo.
maŭzoleomonumento • memorigaĵo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoSindo

UrboKaraĉio
Koordinatoj24° 52′ 31″ N, 67° 2′ 27″ O (mapo)24.87527777777867.040833333333Koordinatoj: 24° 52′ 31″ N, 67° 2′ 27″ O (mapo)

ArkitektoYahya Merchant

Estiĝo2-a de junio 1970
Konsekro2-a de junio 1970

Lingvojurdua kaj bengala

Mazar-e-Kaid (Sindo)
Mazar-e-Kaid (Sindo)
DEC
Situo en provinco Sindo de Pakistano.

Mazar-e-Kaid (Pakistano)
Mazar-e-Kaid (Pakistano)
DEC
Situo en Pakistano.

Map
Mazar-e-Kaid
Vikimedia Komunejo:  Mazar-e-Quaid [+]
vdr
La blanka maŭzoleo Mazar-e-Kaid, en Karaĉio.

Sekvante la morton de Ĝinah en 1948, lia tombo estis plafonita per malgranda kupolo kaj restis en malbonaj kondiĉoj. En 1957, la Registaro de Pakistano starigis internacian konkurson por la desegno de la maŭzoleo. La desegno de la venkinta William Whitfield distingis sin inter la aliaj proponoj; tamen lia laboro estis malakceptita de la fratino de Ĝinah, Fatima. Ŝi ekserĉis la subtenon de la popolo kaj poste aprobis la desegnon de proksima amiko de Ĝinah, Jahja Merchant, en 1960. La konstruado de la maŭzoleo finiĝis en 1971 kaj estis inaŭgurita fare de Jahja Ĥan, la tiama prezidanto de Pakistano.

Mazar-e-Kaid estas rigardata kiel unu el la ikonaj monumentoj de Pakistano. Kune kun Ĝinah, ene de ĝi ripozas multaj aliaj aktivuloj pri la Pakistana Movado; pro tiu kialo, ĝi fariĝis ofta loko por festumi dum la Sendependeca Tago en la lando. Specialaj celebroj okazas ĉe la maŭzoleo precipe la 23-an de marto, 14-an de aŭgusto, 11-an de septembro, 25-an de decembro, 8-an de julio kaj 30-an de julio, okaze de la ĉefaj naciaj festotagoj kaj datrevenoj. Ĝin ofte vizitas eminentuloj dum oficialaj vizitoj en Pakistano.

Loko redakti

La maŭzoleo troviĝas en elstara kaj tre videbla loko meze de grandurbo Karaĉio en la kvartaloj Ĝamŝed, laŭlonge de la norda rando de la kolonia-epoka kerno, ĉe la fino de la strato Mahometo Ali Ĝinah. Apud la monumento renkontiĝas ses ĉefaj vojoj. La maŭzoleo estas ĉirkaŭigita de granda ĝardeno farita laŭ nova-Mogola stilo en la densloĝa urbo, kun tre trafikaj ĉirkaŭvojoj ĉe tri el ties kvar anguloj.

Historio redakti

 
La sendependisto Mahometo Ali Ĝinah, en 1945.

Mahometo Ali Ĝinah mortis je la 11-a de septembro 1948 kaj sia ripozonta loko estis markita pere de granda blanka slabo el marmoro, kiu estis levita sur bazo al kiu oni atingis per marmoraj ŝtupoj.[1] En 1949, la Kaid-e-Azama Monumenta Fonduso (mallonge, KMF) fondiĝis, kaj ricevis multenombrajn proponojn por la starigo de monumento por honori Ĝinah-on.[2] De 1952, lia maŭzoleo estis plafonita de malgranda kupolo, kun skatolo kiu enhavis kelkajn el liaj posedaĵoj laŭlonge de muro proksime al lia tombo.[3] La ejo aspektis neglekta, kaj tio kolerigis multajn.[3] Fatima Ĝinah kaj la KMF ricevis multenombrajn leterojn de zorgaj Pakistananoj kaŭze de la malbonŝanca stato de la tombo, kaj postulis pli bonan monumenton por Ĝinah.[3]

En 1952, la KMF proponis starigi 4 monumentojn trans Pakistano por la memoro de Ĝinah: maŭzoleon kaj moskeon sur la nuna ejo en centra Karaĉio, unu Dar-ul-Uloom-an religian lernejon en Panĝabo kaj Universitaton pri Scienco kaj Teĥnologio en Orienta Pakistano.[4] En 1954, barata arkitekto estis komence elektita por desegni la maŭzoleon, sed poste li estis malakceptita.[2] En 1955, turka arkitekto estis dungita, sed eĉ lia plano estis fine malakceptita.[2]

En 1957, la Registaro de Pakistano starigis internacian konkurson por desegni novan maŭzoleon por Ĝinah.[5] La konkurson komence gajnis la brita arkitekto William Whitfield, de la firmao Raglan Squire kaj Partneroj.[6] La klopodoj de la ŝtato por elekti desegnon estis egalita de la penoj de la fratino de la Ĝinah, Fatima Ĝinah, kiu kolektadis proponojn de la publiko por projekti monumenton al ŝia frato.[5] Fatima Ĝinah sukcese vetois la 1957-an proponon kaj akiris kontrolon de la KMF. Ŝi tiam komisiis al la arkitekto Jahja Merchant, kiu vivis en Bombajo kaj estis persona amiko de Jinnah, la projekton de la monumento.[2]

La prezidanto Ajub Ĥan metis la fundamentan ŝtonon por la monumento la 31-an de julio de 1960. La maŭzoleo estis fine inaŭgurita fare de Jahja Ĥan la 18-an de januaro de 1971.[3] La ĝardenoj ĉirkaŭiganta la maŭzoleon ne estis kompletigita ĝis la 24-a de decembro de 2000.[3]

Proponitaj desegnoj redakti

Post la sendependeco de la lando, la Pakistanaj civitanoj proponis multajn ideojn pri la monumento, inkluzive sanktejon kaj nov-Mughal-a monumento.[3] La idealismaj proponoj faritaj rekte de ordinaraj Pakistanaj civitanoj reflektis la "radikalan utopion" kiu ekzistis inter la islamanoj de la subkontinento, kaj la ideoj de la Pakistana Movado.[3]

En 1954, barata arkitekto estis elektita por desegni la maŭzoleon, sed kun lia desegno ne konsentis la anoj de KMF, kiu malakceptis la proponon.[2] En 1955, turka arkitekto estis dungita, sed eĉ lia plano estis malakceptita ĉar ĝi estis «tro komplika» kaj «preskaŭ despota».[2] La laboro de la KMF ekhaltis ĉar mankis interkonsento pri la desegno.[3] La Malaja inĝeniero kaj arkitekto Ainuddin proponis konstruaĵon simila al Sufiisma sanktejo, kun moskeoj, bibliotekoj, lernejo, restoracioj kaj butikoj kiu povas unuiĝi kun la ĉirkaŭa urbo.[5][7]

En 1957, la Registaro de Pakistano starigis internacian konkurson por la desegno de la nova maŭzoleon por Ĝinah. 6 el la 8 juristoj estis eŭropaj modernismaj arkitektoj.[5] La 1957 konkurson gajnis William Whitfield de la modernisma firmao Reglan Squire kaj Partneroj. La plano petis antaŭgvardian nov-futurisman maŭzoleon, konstruata sur alta platformo en nov-Mogola ĝardeno, kun centra parabolo kaj rondaj latoj ĉe ties ses anguloj kiuj etendis sin «laŭ fantazia moviĝo ale al la ĉielo.»[3] Sekvanta la puĉo de 1958, gvidita fare de Prezidanto Ajub Ĥan, kiu klopodis priskribis sin kiel moderniganto, la propono de Whitfield-Squire akiris konsentojn inter la militisma elito, kvankam la konsento inter la popolo ne estis tiel forta.[3] Fatima Ĝinah kontraŭis la planon de Whitfield kaŭze de pluraj ecoj, inkluzivante ties desegnon, ties elekton de internacia anstataŭ ol Pakistana ĵurio, kaj la fakton ke ĝi estis projekto de Brita arkitekto, tiel defiante la deziron de Pakistananoj pri sendependa estonteco.[2][3]

Fatima Ĝinah tiam prenis la kontrolon de la desegna procezo kaj elektis la proponojn de arkitekto Jahja Merchant, de Bombajo, kiu estis persona amiko de Ĝinah.[2] La desegno de Ĥan konsistis el kuba strukturo kun kupolo, vestita en blanka marmoro. La monumento estis lokita sur alta platformo, kiu situis en 61-akrea ĝardena monteto kiu rigardis la urbo el supre. La nova desegno estis laŭdita de eminenta profesoro Ahmad Hasan Dani kiel «ne sklaveca imito de la malnova tradicio. Efektive ĝi partoprenas la islaman spiriton de la pasinteco, sed ĝi estas kreita por renkonti la novan postulon de la nuna tempo pri tekniko»[8]

Arĥitekturo redakti

 
La desegno de la Mazar-e-Kaid estis influita de la maŭzoleo de Ismail Samani en Buĥaro, Uzbekio, konstruita inter 892 kaj 943 n.e.

La maŭzoleo estis desegnita laŭ la modernisma stilo populara dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj kaj estis priskribita kiel «tradicia monumento de modernisma periodo.»[5] Ĝi aperas simpla el malproksimo, sed «tre fantazia pro sia uzo de materialoj kaj kompleksa en ties detaloj kiam rigardata» pli proksime.[2] La uzo de blanka marmoro simboligante purecon kune kun la puraj geometriaj formoj estas desegnitaj por portreti Ĝinah-on kiel pli granda figuro ol li estis dum sia vivo.[2] La loko kaj stilo de la monumento ambaŭ volis inspiri la pasantojn.[9]

Ĝi estas vestita per blanka marmoro kaj havas kurbajn arkojn kaj kuprajn kradojn fiksitaj sur altigita platformo de 54 kvadrataj metroj. En la freŝa interna sanktejo reflektiĝas la verda lumo de kristala lustro donacita fare de la Popola Respubliko de Ĉinio.

La maŭzolea komplekso ankaŭ enhavas la tombon de la fratino de Ĝinah, Māder-e Millat («Patrino de la Nacio») Fatima Ĝinah, kune kun tiuj de Liakat Ali Ĥan kaj Nurul Amin, la unua kaj oka Ĉefministroj de Pakistano, respektive. La tombo de Sardar Abdur Rab Niŝtar, ano de la islama Ligo de Peŝavaro, ankaŭ troviĝas tie.

En la interno de la grava komplekso, troviĝas kvar tomboj laŭ unu vico kaj unu ĉe la nordo. La norda tombo, kiu estas ornamita kun serio da nigra flora desegno ĉe la bazo, apartenas al sinjorinon Fatima Ĝinah, fratino de Kaid-e-Azam. El la kvar tomboj aranĝitaj laŭ vico, la unuaj du du apartenas al Liakat Ali Ĥan, unua ĉefministro de Pakistano kaj al Begumo Raana Liakat Ali Ĥan, kiu repozas flanke al flanko. La alia ekstrema tombo apartenas al Sardaro Abdur Rab Nishtar. Ĉe la mezo troviĝas la tombo de Nurul Amin, kiu estis la oka Ĉefministro de Pakistano. Ĉiuj ĉi tiuj tomboj estas farita de itala blanka marmoro kaj ili havas skatolan formon, kiel la sarkofago de Ĝinah, lokita sur triobla bazo. Sed la flankoj de ĉi tiuj tomboj estas kavaj ale al interno, dum tio de Ĝinah estas malkava ale al eksterno. Ĉiuj estas simplaj tomboj, krom la tombo de Mohtarma Fatima Ĝinah, kiu estas plibeligita per floroj ĉe sia bazo.

La aŭzoleo estas troviĝita en 53-hektara parko kaj la konstruaĵo etendas 75 metrojn por 75 kun alteco de 43 metroj, konstruita sur 4 metrojn alta platformo. En ĉiu muro estas lokita po unu enirejo. 15 sinsekvaj fontanoj kondukas al la platformo je unu flanko, kaj je ĉiuj flankoj terasaj strategoj kondukas al pordegoj. Ĉirkaŭ la maŭzoleo estas parko enhavante lumilojn kiuj dum la nokto projektas lumojn sur la blanka maŭzoleo.[10][11]

Signifo redakti

Oficialaj kaj militistaj ceremonioj okazas ĉi tie en specialaj okazoj, kiel la 23-an de marto (okaze de la Pakistana Tago), la 14-an de aŭgusto (Sendependeca Tago), la 11-an de septembro (la datreveno de la morto de Ĝinah) kaj la 25-an de decembro (la naskiĝtago de Ĝinah). Eminentuloj kaj ankaŭ reprezentantoj el fremdaj landoj vizitas la maŭzoleon dum oficialaj vojaĝoj. La 14-an de aŭgusto 2017, okaze de la Sendependeca Tago de Pakistano, ĝi estis uzita por honori la memoron de Ĝinah pere de 3-D projekcio kun 3-D lumoj.[11]

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. Manekshah, Farida J.. (2016-12-01) Memory of Beheram (angle). eBook Versions. ISBN 978-1-84396-433-9.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Yusuf, Shundana. Monument without Qualities (en-US). Masaĉuseca Instituto de Teknologio (junio 2001).
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Making Karachi (en-US). Tanqeed (majo 2016). Alirita 2020-04-10.
  4. S. R Ghauri: «Humble Symbol of Gratitude», eldoninto Altaf Hussain, The Daily Dawn, Karaĉio, la 12-an de septembro 1962.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Herrle, Peter. (2008) Architecture and Identity (angle). LIT Verlag Münster. ISBN 978-3-8258-1088-7.
  6. Deen Khwaja, Zahir-ud. (1998) Memoirs of an Architect (angle). Printhouse, p. 63.
  7. Letter from Ainuddin to Fatima Jinnah, undated, National Archives, Islamabad, Fatima Jinnah Papers, Quaid-e-Azam Mausoleum, Serial no. 518/ 1949-65/85, pp. 56-67. and Letter from Ainuddin to Fatima Jinnah, 4 October 1959, National Archives, Islamabad, Fatima Jinnah Papers, Quaid-e-Azam Mausoleum, Serial no. 518/ 1949-65/85, p. 28. (angle)
  8. Hasan Dani, Ahmad. (1976) The Quaid-i-Azam Mausoleum in Pictures, ‑a eldono (angle).
  9. Hasan Dani, Ahmed. (1976) The Quaid-e-Azam Mausoleum in Pictures (angle).
  10. Heritage Online :: Discover your world. Arkivita el la originalo je 2010-09-15. Alirita 2010-09-27. Arkivigite je 2010-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-15. Alirita 2022-12-16.
  11. 11,0 11,1 14th August | 70th Independence Day | Mazar-e-Quaid | Gift to the Nation - 3D-Illumination | Project Mapping in Pakistan. Arkivita el la originalo je 2017-08-21. Alirita 2022-01-15. Arkivigite je 2017-08-21 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti