Tornival-finna lingvo

lingvo (aŭ finna dialekto) parolata en norda Svedio
(Alidirektita el Meänkielo)

La tornival-finna, meänkieli en la finna kaj en la tornival-finna mem (kun la signifo "nia lingvo"), tornedalsfinska en la sveda, estas lingvo (aŭ finna dialekto) parolata en la svedia-finnlanda limregiono ĉirkaŭ Tornio kaj Haparanda. "Tornivalo" celas al la valo de la lima rivero (finne Tornionjoki, svede Torne älv).

Tornival-finna lingvo
lingvo • moderna lingvominoritata lingvo
finna lingvo
Parolantoj 70 000
Skribo finna alfabeto, latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-ugra
Finno-perma
Finna
Tornival-finna

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 fit
  Glottolog torn1244
Angla nomo Meänkieli
Franca nomo meänkieli
vdr

Laŭ la lingvoleĝo de la Svedio meänkieli estas lingvo (unu el la kvin oficialaj malplimultaj lingvoj; la aliaj estas la finna, la samea, la cigana kaj la jida), kaj maloficiale ankaŭ en Finnlando oni iam parolas pri tio kvazaŭ estus klare, ke ĝi estus lingvo. Science ĝi estas variaĵo de la finna. Demando pri tio, ĉu meänkieli estas lingvo aŭ dialekto, estas grandparte politika. Ĝi malpli diferencas de ĝenerala finna ol iuj finnlandaj finnaj dialektoj kiel Raŭma dialekto. Pri sia gramatiko ĝi malsimilas al ĝenerala finnlanda finna ekzemple per tio ke ne estas la gramatikaj kazoj instruktivo kaj komitativo, kaj posesivaj sufiksoj estas uzataj pli malmulte.

En la moderna sveda la lingvo ekde la komenco de la 3-a jarmilo estas ofte nomata oficiale per la svede fremdlingva vorto meänkieli, kvankam en ordinara lingvo la pli malnova sveda nomo, tornedalsfinska ("Tornivala finna"), daŭre estas ofte uzata. Sveriges Radio emas uzi tornedalsfinska por la kulturo ĝenerale kaj meänkieli specife por la lingvo.

La dialekto respektive lingvo meänkieli estas distingita de norma finna per la foresto de evoluoj el la 19-a kaj 20-a jarcentoj en la finna.

Historio redakti

Kiam la Rusa Imperio konkeris Finnlandon en 1809, la landlimo dividis la Tornival-finnan kaj la finnan lingvon. Post tio la registaro de Svedio komencis premi la Tornival-finnan lingvon kaj en la lernejoj ne estis permeso paroli la tornival-finnan.

Ekde la jaro 1999 la Tornival-finna estas unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.