Meienried

komunumo de Svislando
Meienried
Blazono de Meienried
Blazono de Meienried
Blazono de Meienried
Valmtegmentaj domoj en Meienried
Valmtegmentaj domoj en Meienried
Valmtegmentaj domoj en Meienried
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Büren
Koordinatoj  47° 8′ 25″ N 7° 20′ 25″ O / 47.14028 °N, 7.34028 °O / 47.14028; 7.34028 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 25″ N 7° 20′ 25″ O / 47.14028 °N, 7.34028 °O / 47.14028; 7.34028 (mapo)
Nombro de loĝantoj 53
Areo 0,66 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 3294
Komunumkodo 0389
Mapo de Meienried
Mapo de Meienried
Mapo de Meienried
vdr


Pri la komunumo redakti

Meienried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 53 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

Meienried situas en la Berna Lagolando proksimume 10 kilometrojn oriente de la urbo Bielo ĉe la kruciĝo de la malnova fluejoj de la riveroj Aro, kiu formas la orientan komunumlimon, kaj Zihl, kiu formas la okcidentan komunumlimon, kun Nidau-Bühren-Kanalo, kiu formas la sudan komunumlimon. Meinenried kun 53 loĝanto estas la plej malgranda komunumo de la Lagolando. Tamen ĝi estas subdividita en du frakciojn, nome Oberfar kaj Unterfar. En nordoriento de la komunumo situas malgranda elkavaĵlago, kiu somere estas ŝatata banolago.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,66 km², de kiuj 16,4% estas kovritaj de arbaro, 70,1% servas por agrikulturo kaj 3,0% por setlado. [2]

Trafiko redakti

La komunumo Meienried situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas nur pere de mallarĝaj flankaj vojoj de la vojo n-ro 1314, kiu kondukas laŭlonge de Nidau-Büren-Kanalo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 3 kilometrojn nordokcidente apud Lengnau. La komunumo ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La plej proksima bushaltejo troviĝas 1 kilometron okcidente en Scheuren.

Loĝantaro redakti

Meienried estas unu el la malmultaj komunumoj, kies loĝantaro ne kreksis post la ĵurasa akvejokirekto, kies inicinto Johann Rudolf Schneider cetere estas civitano kaj naskiĝinto de la komunumo, malkreskis. 93% de la loĝantoj estas germanlingvaj, dum malplimulto de 5% parolas la francan.

Disvolviĝo de la loĝantaro
Jaro 1764 1850 1880 1900 1930 1950 1980 1990 2000
Loĝantoj 69 107 73 82 67 68 49 61 59

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Meienried datiĝas el la jaro 1255 Meinrieth. Meienried estis parto de la Senjorujo Strassberg kaj tribunalejo de la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau. En la jaro 1255 ili donacis Meienried al sia Monaĥejo Gottstatt. En la jaro 1388 respektive 1393 Meienried fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Berno. Post la reformacio de 1528 Meienried estis de Gottstatt atribuita al la Voktejo Büren, el kiu dum la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis al distrikto Büren. La ĵurasa akvejokorekto kun la konstruo de la Nidaŭ-Büren-Kanalo estis signifa por la komunuma historio, ĉar la ĝis tiam regule inundita marĉolando nun povis esti utiligita por intensiva agrikulturo. Ek de la administra reformo de 2010 Meienried apartenas al la administra distrikto Seeland.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti