Melanezia nestamasulo

La Melanezia megapodoMelanezia nestamasulo (Megapodius eremita) estas specio de birdo de la familio de Megapodedoj. Ĝi troviĝantas en Papuo-Nov-Gvineo kaj ĉe Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humidaj montararbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Melanezia nestamasulo
Melanezia nestamasulo
Melanezia nestamasulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Megapodius
Specio: M. eremita
Megapodius eremita
(Hartlaub, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio estis unuafoje priskribita de Gustav Hartlaub en 1867, kaj estas membro de la megapoda genro Megapodius.

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

En tiu specio tiuj fortaj kruroj estas malhelbrunaj, dum ĉe kelkaj specioj samgenraj estas flavaj. Krome ankaŭ la plumaro estas malhelbruna ĉefe ĉe dorso kaj flugiloj dum ĉe kolo kaj brusto estas pli griza. En frunto estas ruĝeca areo.

Referencoj redakti